Fono
El Vikipedio
(Pentrita) Aranĝitaĵo[1] aŭ Muta naturo[2] aŭ Aĵpentraĵo[3] aŭ Neanimita Komponaĵo[4] estas artaĵo prezentanta plejparte senvivan enhavon, tipe: oftaj objektoj kiu povus esti naturaj (manĝaĵo, floroj, ktp.) aŭ homfarita (glasoj, libroj, juvelaĵoj, moneroj, tuboj, ktp.) en plimalpli artefarita scenejo.
http://lingvakritiko.com/2010/04/08/muta-naturo/
Dum kelkaj epokoj ekde la Renesanco tiu subĝenro de pentrarto estas kutima. Ĝi montras avantaĝon ke la modelo ne moviĝas kaj tiele la pentristo pli komforte povas dediĉi sin al la pentrado, male al la kazoj de personoj aŭ aliaj bestoj moviĝantaj.
[redakti] Referencoj pri la terminoj
- ↑ Eichholz, Rüdiger (1988). Esperanta Bildvortaro (paĝo 321a, bildeto 27a). Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado, 880 paĝoj.
- ↑ de Diego, Fernando (2003). Gran Diccionario Español-Esperanto (paĝo 839a). mga, Santandero, Hispanio, 1279 paĝoj.
- ↑ http://lingvakritiko.com/2010/04/08/muta-naturo/
- ↑ Vikipedio, artikolo: Suzanne Valadon.