Fontaine (Isère)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fontaine
Administrado
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Isère
Arondismento Grenoblo
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro S-ro Yannick Boulard
2001-2008
Poŝtkodo 38600
Kodo laŭ INSEE 38169
Retpaĝaro http://www.fontaine38.fr/
Demografio
Loĝantaro 23300  (2006)
Loĝdenso 3 460 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 45° 12′ N, 5° 41′ O45.1938888888895.6855555555556Koordinatoj: 45° 12′ N, 5° 41′ O
Alto De 202 al 1007 m
Areo 6,74 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Fontaine (Francio)
DEC
Fontaine
Situo de Fontaine
v  d  r
Information icon.svg
Blazono

Fontaine estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Grenoblo, lokita en la departemento Isère kaj en la regiono Rodano-Alpoj.

Ĝi havas proksimume 23 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Fontainois.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fontaine situas okcidente de Grenoblo, kaj apartenas al la kunurba komunumo de Grenoblo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Sassenage, Seyssinet-Pariset, Grenoblo, Engins kaj Saint-Nizier-du-Moucherotte.

La grenoblaj tramvojoj A kaj C (kreita en 2006) trapasas la urbon.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

En Fontana parko okazas ĉiujare fine de junio aŭ komence de aŭgusto de la "Festo de la Alpa Laboristo", organizita de la izeria federacio de la komunista partio, kiu eldonas la gazeton "La Alpa Laboristo" (Le Travailleur Alpin). De 2005 esperantistoj tie havas budon.

Tie ankaŭ okazis, inter la 13a kaj 15a de majo 2011, la Rodanalpa Esperanto Kongreso, kun forta apogo de la urbaj instancoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]