Fontainemelon
| Fontainemelon | |
|---|---|
| Blazono de Fontainemelon | |
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Distrikto | Val-de-Ruz |
| Koordinatoj | 47°3′25″N 6°53′20″O / 47.05694°N, 6.88889°OKoordinatoj: 47°3′25″N 6°53′20″O / 47.05694°N, 6.88889°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1647 |
| Areo | 2,45 km² |
| Alteco | 864 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2052 |
| Komunumkodo | 6478 |
| Mapo de Fontainemelon | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Fontainemelon estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1647 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Fontainemelon situas en la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la suda deklivo de la montoĉeno Mont d'Amin proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo. La suba parto de la vilaĝeto Les Loges apartenas al Fontainemelon. En oriento la vilaĝo Fontainemelon praktike kunkreskis kun la najbara vilaĝo Cernier.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 40,0% estas kovritaj de arbaro, 40,4% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Fontainemelon limas en nordo al la eksklavo Vue-des-Alpes de la komunumo Fontaines, en oriento al Cernier, en sudo al Fontaines, en sudokcidento al Les Hauts-Geneveys, en okcidento al malgranda, arbara eksklavo de Fontaines, kaj en nordokcidento denove al Les Hauts-Geneveys.
Trafiko [redakti]
Sur la komunuma teritorio situas la sudaj portaloj de la fervoja kaj aŭtovoja tuneloj sub la pasejo Vue-des-Alpes. Tra Fontainemelon kondukas konekta vojo de Cernier al Les Hauts-Geneveys. Okidcente de la vilaĝo sur la komunuma teritorio situas la alveturejo al la aŭtoŝoseo A20. La plej proksima stacidomo situas en Les Hautes-Geneveys en distanco de 1,5 kilometroj de la vilaĝocentro. Per buso de tiu stacidomo al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La kantona ĉefojo 1320 trans la pasejo Vue-des-Alpes kondukas tra la supra norda parto de la komunumo.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Fontainemelon datiĝas el la jaro 1350 kiel Fontainnemelom. Dum mezepoko Fontainemelon apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. En la jaro 1860 Fontainemelon fariĝis memstara komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fontainemelon kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: [ http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2863.php Maurice Evard: Fontainemelon en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-28)]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Fontainemelon
- Fontainemelon en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Fontainemelon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||