Fontaines NE

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo NE en Fontaines NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Fontaines..

Fontaines
Blazono de Fontaines
Blazono de Fontaines
Vido de Vue-des-Alpes
Vido de Vue-des-Alpes
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Val-de-Ruz
Koordinatoj  47°2′45″N 6°54′5″O  /  47.04583°N, 6.90139°O / 47.04583; 6.90139 (Fontaines NE)Koordinatoj: 47°2′45″N 6°54′5″O  /  47.04583°N, 6.90139°O / 47.04583; 6.90139 (Fontaines NE)
Nombro de enloĝantoj 1105
Areo 10,14 km²
Alteco 768 m super marnivelo
Poŝtkodo 2046
Komunumkodo 6479
Mapo de Fontaines
Mapo de Fontaines

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Fontaines estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

[redakti] Geografio

Fontaines situas Neŭŝatela Ĵuraso en la Valo de Ruz norde de la rivero Seyon. Al la komunumo apartenas eksklavo en arbaro supre de Fontainemelon kaj dua eksklavo ambaŭflanke de la pasejkulmino de Vue-des-Alpes. La komunumo konsitas el la vilaĝo Fontaines, la vilaĝeto Les Loges sur la suda deklivo de La Vue-des-Alpes, kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,14 km², de kiuj 28,5% estas kovritaj de arbaro, 63,0% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [1]

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Fontaines limas en nordo al Cernier, en oriento al Engollon, en sudoriento al Fenin-Vilars-Saules, en sudo al Valangin, en sudokcidento al Boudevilliers, en okcidento al Les Hauts-Geneveys, kaj en nordokcidento al Fontainemelon. La arbara eksklavo norde de Vue-des-Alpes limas norde, oriente kaj sude al Fontainemelon kaj okcidente al Les Hauts-Geneveys. La ekskalvo sur Vue-des-Alpes limas en nordoriento al Renan (BE), en oriento al Cernier, en sudo al Fontainemelon, en sudokcidento al Les Hauts-Geneveys, en okcidento en unu punkto al La Sagne, kaj en nordokcidento al La Chaux-de-Fonds.

[redakti] Trafiko

La vilaĝo Fontaines mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 2322 tra la Valo de Ruz sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio de Neŭŝatelo tra Boudevilliers al Villiers. Tra la pasejo Vue-des-Alpes kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 1320, kiu post malfermo de la aŭtovoja tunelo sub la pasejo fariĝis ĉefe turisma vojo.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Fontaines datiĝas el la jaro 1228 kiel Fontanes. Oni trovis en Fontaines restaĵoj de romia vilao. Dum mezepoko Fontaines apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fontaines kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.[2]

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Maurice Evard: Fontaines NE en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-28)

[redakti] Eksteraj Ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj