Fontano (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Fontano
ruse Фонтаны
ukraine Фонтани
krime-tatare Yağmurça
Apartenas al: Simferopola distrikto, Ĉistenka komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 4′ O (mapo)44.89805555555634.068333333333Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 4′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~330 m
Areo: 3,6 km²
Loĝantaro: 1885 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97573
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Jagmurĉa

Oficiala paĝaro nekonata

Fontano (Krimeo)
Fontano (Krimeo)
DMS
Fontano
Fontano
Fontano
Situo de Fontano sur la mapo de Krimeo
Fontano (Simferopola distrikto)
Fontano (Simferopola distrikto)
DMS
Fontano
Fontano
Fontano
Situo de Fontano sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Ĉistenka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Fontano (ruse Фонтаны, ukraine Фонтани, krime-tatare Yağmurça) estas vilaĝo en la Ĉistenka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1885 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas tuj ĉe la sud-okcidenta limo de Simferopolo (kaj, fakte, estas opiniata kiel ĝia antaŭurbo). Apud la vilaĝo pasas la aŭtovojo SimferopoloBaĥĉisarajoSebastopolo.

Krom Simferopolo mem la plej proksimaj loĝlokoj al Fontano estas la vilaĝoj Ĉistenko (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn sud-okcidente), Triprudno (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn okcidente) kaj Novonikolajevko (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn oriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomo Jangurĉu) aperis en la jaro 1692. Tiutempe en la vilaĝo loĝis la filo de tiama vic-ĥano de la Krimea Ĥanlando.

En la jaro 1784 la vilaĝo estis menciita jam sub la nomo Jagmurĉe. Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (jam menciita sub la nomo Jagmurĉi) estis loĝata de 93 krime-tataroj. Meze de la 19a jarcento la loĝantaro iom malkreskis, tamen ne tiom signife, kiel en multaj aliaj vilaĝoj (kaŭze de elmigrado de krime-tataroj en Turkion). Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1887 la vilaĝo havis 21 kortojn kaj estis loĝata de 136 homoj.

Dum la sovetia tempo la nomo de la vilaĝo estis plej ofte menciata kiel Jagmurci. En la jaro 1926 la vilaĝo ankoraŭ ekzistis kiel unu Jagmurci. Tamen, en la 1930aj jaroj oni decidis administre disdividi ĝin je la du apartaj vilaĝoj: Supra Jagmurci kaj Malsupra Jagmurci.

Maje 1944 la krime-tatara loĝantaro de Krimeo estis deportita, kaj la vilaĝoj senhomiĝis. Por kompensi mankon de loĝantoj, la 12an de aŭgusto 1944 oni akceptis la decidon transloĝigi en Krimeon kolĥozanojn el diversaj regionoj de RSFSR kaj UkrSSR[2][3]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomoj de la du vilaĝoj estis ŝanĝitaj al Verĥnije Fontani (ruse — Supraj Fontanoj) kaj Niĵnije Fontani (Malsupraj Fontanoj)[4].

Per la decido de la Krimea plenum-komitato la 8an de septembro 1958 la du vilaĝoj (Supraj kaj Malsupraj Fontani) estis unuigitaj, ĉar ili jam fakte prezentis unu tuton.

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1805 — 93 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 74 homoj
  • 1887 — 136 homoj
  • 1926 — 132 homoj (124 rusoj, 8 ukrainoj)
  • 1939 — 132 homoj
  • 1989 — 383 homoj
  • 2001 — 1885 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1885 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2201 loĝantojn[5]). La areo de la vilaĝo estas 364 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 600[5].

La loĝantaro de la vilaĝo ĉefe okupiĝas pri agrikulturo. Krome, la vilaĝo estas populara tereno por konstruado de somerdomoj. Fontano estas transporte ligita al Simferopolo per enurbaj busaj linioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Fontano en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-26.
  2. La teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR pri la trasloĝigo (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2014-01-26.
  3. Elvina Seitova (2013-03-01). Kiel oni loĝigis Krimeon (1944—1954) (ruse). goloskrima.com. Alirita 2014-01-26.
  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2014-01-26.
  5. 5,0 5,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Ĉistenka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje