Fontano Apolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vista frontal de la Fuente de Apolo.

La Fontano Apolo, ankaŭ nomata de la Kvar Sezonoj estas fontano en Madrido (Hispanio), situanta en la Avenuo Prado. Ĝi okupas la centron de tio kio nomiĝis Salono de Prado. Ĝi formas parton de la tri grupaj skulptaĵoj dizajnitaj de Ventura Rodríguez kune al la Cibelo kaj Neptuno.

La fontano konsistas el centra korpo kun ŝtuparo, kun du statuetoj kiuj verŝas akvon al tri konkoj surmetitaj je tri malsamaj dimensioj. La malsupraj skulptaĵoj reprezentas la kvar jarsezonojn, pro tio ĝia alia nomo.

La Fontano Apolo ekkonstruiĝis en 1780 dum regado de Karlo la 3-a de Manuel Álvarez, la Greka, kiu okupiĝis pri la kvar sezonoj. La bildo de Apolo estis realigita de Alfonso Giraldo Bergaz en 1802, el novklasisisma dizajno. La fontano estis inaŭgurita en 1803, okaze de la fianĉiĝo de la princo heredanto Don Fernando (estonta Fernando la 7-a), filo de Karlo la 4-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]