Fontano Neptuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nokta vidaĵo de la Fontano Neptuno.

La Fontano Neptuno okupas la centro de la placo Cánovas del Castillo, en la urbo Madrido (Hispanio). Ĝi estis dizajnita de Ventura Rodríguez en la jaro 1782, kaj realigata inter 1780 kaj 1784 de Juan Pascual de Mena, kiu skulptis ĝin en blanka marmoro el Montesclaros (Provinco de Toledo), kiel parto de la dekoracio de Salono de Prado. La fontano reprezentas kompreneble la figuron de la latina mardio Neptuno.

La fontano, kiu en la komenco estis situanta en la ekstremo de Prado de Apolo, rigardante al la fontano Cibelo, estis translokita al la centro de la placo Cánovas del Castillo en 1898, loko kie ankoraŭ ĝi restas. Ĝi formas parton kun kun la Fontano Cibelo, kaj la Fontano Apolo unu el la tri grandaj grupaj skulptaĵoj de la dizajnisto Ventura Rodríguez por la Salono de Prado.

Ĉar la subtenantoj de la futbalteamo Real Madrid elektis la Fontanon Cibelon kiel kunvenejo por celebri siajn venkojn, la sekvantoj de la rivala futbalteamo madrida nome Atlético de Madrid elektis tiun Fontanon Neptunon por celebri siajn.

Eksteraj ligiloj