Fontenay-aux-Roses
| Fontenay-aux-Roses | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Hauts-de-Seine | |
| Arondismento | Antony | |
| Kantono | Fontenay-aux-Roses (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Pascal Buchet 2001-2007 |
|
| Poŝtkodo | 92260 | |
| Kodo laŭ INSEE | 92032 | |
| Retpaĝaro | http://www.fontenay-aux-roses.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 23 457 1999 |
|
| Loĝdenso | 9 377 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°46′47″N 2°16′47″O / 48.77972°N, 2.27972°OKoordinatoj: 48°46′47″N 2°16′47″O / 48.77972°N, 2.27972°O | |
| Alto | De 60 al 160 m | |
| Areo | 2,51 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Fontenay-aux-Roses estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 24 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Fontenaisiens kaj Fontenaisiennes.
Fontenay gastigas oficon de la franca Komisio pri Atoma Energio (Commissariat à l'énergie atomique), kie oni ekzemple aktivigis la faman pilon Zoé (la unua atoma pilo de Francio).
Enhavo |
Geografio [redakti]
Fontenay-aux-Roses situas sude de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Bagneux, Châtillon, Clamart, Le Plessis-Robinson kaj Sceaux.
Historio [redakti]
La unua parto de la nomo ("Fontenay") devenas de la multaj fontoj elfluantaj el la teritorio de la komunumo. La dua parto de la nomo aperis pro la loka disvolviĝo de la kultivado de rozoj, ekde la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La vilaĝo ekzemple ĝuis monopolon por liveri rozojn al la franca reĝo Ludoviko la 14-a.
Unu École Normale Supérieure por knabinoj antaŭe ekzistis tie, antaŭ transloĝiĝi al Liono en 2000.