Fonyód
Fonyód (fonjOd) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Fonyód, kies centro estas.
- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 5290
- Poŝtkodo: 8640
- Telefonprefikso: 85
Enhavo |
Geografio[redakti]
Fonyód situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, ĉe suda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Nagykanizsa. En la kontraŭa bordo Szigliget troviĝas, kien pramo trafikas, krome estas ŝipaj linioj.
Historio[redakti]
Pli frue romianoj loĝis tie. La unua skriba mencio devenis el 1082. En la komunumo fortikaĵo konstruiĝis dum la mezepoko. La turkoj faris senhoma la komunumon. En 1861 la fervojo ekfunkciis. En 1905 vilaĝo formiĝis, krome estis multe da feriaj dometoj. En 1928 ĝi estis grandvilaĝo, en 1989 urbo. En 1960 oni trovis sodakvon en la profundo, la trinkakvo estas vendata tutlande.
Aldoniĝis al la urbo la najbara Bélatelep (=Adalberto-domaro). Bienulo Béla Zichy (ziĉi) faris parcelojn por feraj domoj. La urboparto gardas sian nomon.
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika novromanika preĝejo de 1902, en 1937 turo 17 m-ojn alta alkonstruiĝis, apude golgoto
- kalvinana preĝejo
- kapelo
Famuloj[redakti]
- en la urbo mortis poeto András Fodor