For the Beauty of the Earth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

For the Beauty of the Earth (esperante, "Pro la Beleco de la Tero") estas kristana himno originale verkita en la angla lingvo de Folliott S. Pierpoint (1835-1917). Pierpont havis 29 jarojn kiam li verkis la himnon; la beleco de la ĉirkaŭa kamparo inspiris lin. La himno estas unue eldonita en 1864, en poemaro, "The Sacrifice of Praise." La melodio plej ofte uzata kun la himno nomiĝas "Dix," kiun komposis Conrad Cocher en 1838.