Fora konservado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fora konservado, Konservado ex situ aŭ Ex-situ-konservado signifas laŭlitere "de-eja konservado". Ĝi estas la procezo protekti endanĝerigitan specion de plantobesto ekstere de ĝia natura vivejo; ekzemple, per forigado de parto de la populacio de minacita vivejo kaj lokigado de ĝi en nova loko, kiu povas esti natura areo aŭ ĉe prizorgo de homoj. Dum Fora konservado konsistas el kelkaj el la plej malnovaj kaj plej konataj konservadometodoj, ĝi ankaŭ implikas pli novajn, foje kontestatajn metodoj en laboratorioj.

Kolonia translokigo[redakti | redakti fonton]

La plej bona metodo de maksimumigado de speciebleco al supervivo (kiam foraj metodoj estas postulataj) estas per translokigado de parto de la populacio al malpli minacita loko. Estas malfacile imiti la medion de la origina koloniloko konsiderinte la grandan nombron da variabloj difinante la originan kolonion (mikroklimato, grundoj, simbiozaj specioj, foresto de severa predado, ktp.) Ĝi ankaŭ teknike defias elradikigi (koncerne plantojn) aŭ kapti (koncerne bestojn) la postulatajn organismojn sen nepravigebla damaĝo.

Ekzemplo de kolonitransloko en natura medio estas la kazo de la endanĝerigita Santakruca holokarpo, Holocarpha macradenia, nova kolonio el kiu estis malkovrita dum enketo meze de la 1980-aj jaroj en la loko de proponita butikumcentro en okcidento de la Kantono Contra Costa. Post kiam la urbo de Pinole decidis aprobi la butikumcentron, la urbo fidis je transloka plano evoluigita fare de sciencistoj por forigi la tutan kolonion al proksima loko tuj oriente de Nacia vojo 80.[1]

Homzorgaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Bestoĝardeno kaj botanikaj ĝardenoj estas la plej konvenciaj metodoj de fora konservado, ĉiuj el kiuj hejmas kaj protektas specimenojn por bredi kaj reenkonduki ilin en la naturo kiam necesas kaj eblas. Tiuj instalaĵoj provizas ne nur loĝejon kaj prizorgas specimenojn de endanĝerigitaj specioj, sed ankaŭ havas instruan valoron. Ili informas publikon pri la minacita statuso de endanĝerigitaj specioj kaj de tiuj faktoroj kiuj kaŭzas la minacon, kun la espero de kreado de ĝenerala intereso en maldaŭrigado kaj inversigado de tiuj faktoroj kiuj endanĝerigas la supervivon de specio en la origina loko. Ili estas la plej publike vizititajn forajn konservadejojn, kaj la WZCS (World Zoo Conservation Strategy) taksas ke la 1100 fakorganizitaj zooj en la mondo ricevas pli da 600 milionojn de vizitantoj ĉiujare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gary Deghi, C. Michael Hogan et al., Final Environmental Impact Report of the Pinole Valley Shopping Center, City of Pinole, Earth Metrics Incorporated, California Environmental Clearinghouse (1986)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]