Forch-Fervojo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Forch-Fervojo (Forchbahn)
Grenze
VBZ
0.00
Transiro al la reto de VBZ
Bahnhof, Station
0,00 Zuriko Rehalp 520 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
1,08 Waldburg 585 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
1,48 Spital Neumünster 600 m s. mn.
BSicon STR.svg
Haltepunkt, Haltestelle
1,99 Zollikerberg 605 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
3,45 Waltikon 640 m s. mn.
Tunnel – Anfang
   
4,25 Zumikon 650 m s. mn.
   
Zumikon-tunelo 1758 m
   
5,02 Maiacher 665 m s. mn.
Tunnel – Ende
Haltepunkt, Haltestelle
5,59 Nova Forch 675 m s. mn.
Bahnhof, Station
6,40 Forch 675 m ü. M.
Abzweig – in Gegenrichtung: nach rechts
Remizo kaj riparejo
Tunnel – bei mehreren Tunneln in Folge
Forch-tunelo (A52) 282 m
Haltepunkt, Haltestelle
7,41 Scheuren 655 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
9,00 Neuhaus bei Hinteregg 605 m s. mn.
BSicon STR.svg
Haltepunkt, Haltestelle
10,09 Hinteregg 560 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
10,75 Egg 545 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
11,48 Langwies ZH 525 m s. mn.
Haltepunkt, Haltestelle
12,20 Emmat 515 m s. mn.
Kopfbahnhof – Streckenende
13,06 Esslingen 485 m s. mn.
Trajno de Forchbahn (Stadler Be 4/6) ĉe Kreuzplatz

La Forch-Fervojo (pron. forĥ), mallonge FB laŭ la germana nomo Forchbahn, estas fervojo respektive regiona tramo kun metra ŝpuro, kiu trafikas inter Zuriko-Stadelhofen kaj Esslingen (ZH) en Svislando.

Enhavo

[redakti] Nomo

La nomon la fervojlinio ricevis de la samnomaj montpasejo kaj municipo je 676 m super marnivelo inter la Lago de Zuriko kaj la lago Greifensee, kiun la Forch-Fervojo je proksimume la duono de sia vojo trapasas.

[redakti] Historio

La Forch-Fervojo estis malfermita la 27-an de novembro 1912 kaj anstataŭis aŭtobuslinion, kiu ekzistis ek de la jaro 1905. Ek de sia malfermiĝo la Forch-Fervojo firme kunlaboris kun la Zurikaj Trafikentreprenoj, kun kiu ĝi per komunaj direktado kaj kompanigvidado estis ligita. Nun la Forch-Fervojo kiel regiontrajnlinio S18 estas integrita al la reto kaj sistemo de la Zurika Trafik-Unio. Origine en Esslingen la Forch-Fervojo estis konektita kun la Uster-Oetwil-Fervojo, kiu ĉesis funkcii en la jaro 1949.

[redakti] Linio

La tuta lini-longeco estas proksimume 16 km, de kiuj 13 km de Rehapl al Esslingen apartenas al la Forch-Fervoj-Kompanio kaj la ceteraj 3 km al la Zurikaj Trafikentreprenoj. Sur la linio troviĝas du tuneloj kun longecoj de 280 kaj de 1750 metroj. La vojo inter Rehalp kaj Neue Forch disponas pri du trakoj kaj trafikeblas en direktoŝanĝa reĝimo. La fervojo funkcias per 1200-volta kontinua kurento. La parto de la Zurikaj Trafikentreprenoj, kiu apartenas al la zurika tramreto, estas kiel ĉiuj zurikaj tramlinioj dutraka kaj funkcias per 600-volta kontinua kurento. Tiu parto principe funkcias en unudirekta reĝimo.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo  Retejo de la Forch-Fervojkompanio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj