Treyvaux FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forchaux)
Treyvaux
Blazono de Treyvaux
Blazono de Treyvaux
Blazono de Treyvaux
Treyvaux
Treyvaux
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 43′ 38″ N 7° 8′ 15″ O / 46.72722 °N, 7.13750 °O / 46.72722; 7.13750 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 38″ N 7° 8′ 15″ O / 46.72722 °N, 7.13750 °O / 46.72722; 7.13750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1439
Areo 11,44 km²
Alteco 770 m super marnivelo
Poŝtkodo 1733
Komunumkodo 2226
Mapo de Treyvaux
Mapo de Treyvaux
Mapo de Treyvaux
vdr

Treyvaux (prononcu trejvo, malnova germanlingva nomo Treffels) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Treyvaux situas en la Friburga Mezlando, proksimume 9 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo, oriente de la rivero Sarino, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo Treyvaŭ konsistas el la vilaĝo Treyvaux kaj la setlejoj Forchaux, La Crausa, La Planche, La Tuffière, Le Plan, Les Pontes, Le Pratzet, Les Vernes, Proveyres, Vers Fontaine kaj Vers Thivena, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,44 km², de kiuj 29,5% estas kovritaj de arbaro, 63,4% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Treyvaux limas en nordo al Senèdes, en oriento al Le Mouret, en sudoriento en unu punkto al Plasselb, en sudo al La Roche, en sud okcidento al Pont-la-Ville, en okcidento al Rossens, kaj en nordokcidento al Arconciel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Grejerco. Pere de la vojo nr-o 1310 la komunumo atingebla de la kantona ĉefvojo kaj de Pont-la-Ville. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn okcidente de la komunumo en Rossens. Per du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Bulle kaj Jaun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Treyvaux datiĝas el la jaro 1163 kiel Tribus Vallibus. Dum mezepoko Treyvaux apartenis al la Senjorujo Arconciel-Illens. En la jaro 1475 Treyvaux estis konkerita de Friburgo kaj apartenis ek de la jaro 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Illens. Tiam ĝi estis ĝis 1848 parto de la distrikto Friburgo kaj poste surbaze de la nova kantona konstitucio integrita al la distrikto Sarino. La unuaj komunumaj statutoj datiĝas el la jro 1610, definitive kiel politika komunumo Treyvaux konstituiĝis en la jaro 1832.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]