Forchpasejo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Forch
Forch IMG 3903.jpg
Alteco 682 m
Koordinatoj 47° 19' N, 8° 39' E
Lando Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Akvodislimo inter GreifenseeGlatt kaj Lago de ZurikoLimato
Ligas Zuriko kaj Egg ZH
Infrastrukturo Pasejvojo, Tramo, Aŭtoŝosejo


Enhavo

La pasejo [redakti]

Forch [prononcu: Forĥ] estas montpasejo super la montoĉeno Pfannenstil, kiu ligas la urbon Zuriko kun la komunumoj Maur kaj Egg ZH. Sur la pasejo estiĝis la vilaĝo Forch kun propra preĝejo, poŝtoficejo kaj stacidomo, kiu apartenas al la komunumo Maur.

Trafikinfrastrukturo [redakti]

La pasejo Forch disponas pri bonega trafikinfrasturkturo. Unuflanke pasas tra ĝi jam dum jarcentoj pasejvojo de Zuriko al la Zurika Oberlando. Paralele al la vojo estis malfermita en la jaro 1912 la Forch-Fervojo (germane Forchbahn), tio estas tramo de Zuriko-Stadelhofen al Esslingen (Egg ZH). En la 1970-aj jaroj estis konstruita krome la Forch-Aŭtoŝosejo de Zumikon ĝis la cirklo de Hinwil.

Turismo [redakti]

La Forch estas elirpunkto de multaj belaj migradoj ekzemple sur la kresto de la Pfannenstil aŭ malsupren tra la Abismo de Küsnacht al la Lago de Zuriko. La restoracio sur la pasejo estas rekomendinda manĝejo ĉu antaŭ aŭ post la migrado.

Forchmemorejo

Forchmemorejo [redakti]

Sur montpinteto okcidente de la Forchpasejo troviĝas memorejo pri la soldatoj, kiuj mortis dum la unua mondmilito por defendi Svislandon kontraŭ invado de la germanoj, kaj memorigas ankaŭ precipe al la miloj de viktimoj de la hispana gripo, kiuj mortis dum tiu tempo precipe en la armeservo. La hispana gripo fakte mortigis dum la unua mondmilito duoble pli da homoj ol ĉiuj homaj militagoj kune!

Esperanto-balono [redakti]

La 18-an de decembro 1976 okazis en Guldenen sur la Forchpasejo la inaŭguro de la Esperanto-balono, kies bildo fariĝis la motivo de la Esperanto-poŝtmarko eldonita okaze de la 64-a UK de Esperanto. Kiel baptopatrino de la balono oficis Hanni Liechti. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 207)


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Retejo de la paseja restoracio Gastejo Krono Forch
Ekstera ligilo    Retejo de la komunumo Maur, sur kies teritorio situas la pasejo kaj municipo Forch