Forel (Lavaux)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forel (Lavaux)
Blazono de Forel (Lavaux)
Blazono de Forel (Lavaux)
Blazono de Forel (Lavaux)
Forel (Lavaux)
Forel (Lavaux)
Preĝejo de Forel (Lavaux)
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 32′ 28″ N 6° 46′ 11″ O / 46.54111 °N, 6.76972 °O / 46.54111; 6.76972 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 28″ N 6° 46′ 11″ O / 46.54111 °N, 6.76972 °O / 46.54111; 6.76972 (mapo)
Areo 18,51 km²
Alteco 716 m super marnivelo
Poŝtkodo 1072
Komunumkodo 5604
Mapo de Forel (Lavaux)
Mapo de Forel (Lavaux)
Mapo de Forel (Lavaux)
vdr

Forel (Lavaux) estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2023 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Forel (Lavaux) situas 11 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Laŭzano sur la molasaj altejo de Jorat en la Vaŭda Mezlando norde de la baseno de Lago Lemano. La komunuma teritorio en sudo situas sur la akvodislimo inter Rejno kaj Rodano, la plej granda parto de la komunuma teritiorio senakviĝas tra la fontriveretoj de Brojo al la riversistemo de Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cornes de Cerf, kaj la setlejoj Le Pigeon, Le Plâne, Le Grenet, Les Chesaudes kaj La Tuilière, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,51 km², de kiuj 26,2% estas kovritaj de arbaro, 65,3% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Forel (Lavaux) limas en nordo al Servion, en nordnordoriento al Essertes, en nordoriento al Oron, en oriento al Puidoux, en sudo al Bourg-en-Lavaux, kaj en okcidento al Savigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Forel (Lavaux) pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Vevey al Moudon. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A9 estas Belmont-sur-Lausanne en sudoriento kaj Chexbres en sudokcidento ambaŭ en distanco de proksimume 6 kilometroj. Pere de la buslinio n-ro 65 de Laŭzano al Servion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Forel (Lavaux) datiĝas el la jaro 1274 kiel Fores. En la 12-a jarcento la monaĥoj de Hautcrêt komencis senarbigi kaj kulturi la regionon de Forel. Sur la monteto Petit Jorat troviĝas la restaĵoj de mezepoka burgo. En la jaro 1300 la episkopo de Laŭzano aĉetis post longjara disputo la regionon de la Grafoj de Savojo. La loĝantoj de Forel apartenis dum mezepoko al la Grandparoĥo Villette, kiu estis atribuita al la Senjorujo Lavaux. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko apartenis al la Voktejo Laŭzano. En la jaro 1826 Les Monts de Villette fariĝis sub la nomo Forel memstara komunumo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]