Trutokvinteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forellenquintett)
Schubert-domo ĉe la urboplaco je Steyr

La pianokvinteto opus post. 114 - D 667 en A-maĵoro de Franz Schubert estas konata sub la nomo Forellenquintett (eo:trutokvinteto). Estas la ununura pianokvinteto de Schubert kaj postulas la nekutiman instrumentaron piano, violono, vjolo, violonĉelo kaj kontrabaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Schubert komencis komponi la gajan pecon supozeble en la jaro 1819 dum sia unua restado en Steyr (Aŭstrujo) kaj pretigis ĝin en Vieno. Kiel ununura manskriba fonto restis kopio en voĉoj de Albert Stadler, amiko de Schubert. El ĝia titolpaĝo evidentas, ke la kvinteto ekestis laŭ instigo kaj deziro de Silvester Paumgartner, muzika mecenato kaj violonĉelisto el Steyr, al kiu ĝi ankaŭ estas dediĉita.

Unua evidente neatendita publikado okazis jam la 7-an de decembro 1820 en la revuo Wiener Zeitschrift für Kunst, Literatur, Theater und Mode. En la jaro post la morto de Schubert, 1829, la viena muzikeldonisto Josef Czerny, kiu estis aĉetinta la memskriban originalon el la postlasaĵo de Schubert, publikigis ĉi tiun kvinteton ankaŭ en voĉoj kiel op. post. 114. La memskribaĵo ĝis nun estas perdiĝinta, sed kun sufiĉa certeco ĝi estas ŝablono por kopiaĵo kaj unua eldono. Se oni komparas la voĉojn de Stadler kun tiuj de la viena unua eldono, el multaj detaloj evidentiĝas, ke la memskribaĵo devus esti notita en partituro.

Sian kromnomon la kvinteto ricevis, ĉar Schubert bazigis la temon de la variacia movimento sur sia lido Die Forelle (laŭ la poemo de Christian Friedrich Daniel Schubart).

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

La trutokvinteto konsistas el kvin movimentoj:

  1. Allegro vivace

 \relative c' {
  \new PianoStaff <<
   \new Staff { \key fis \minor \time 4/4
    <<
   {
     <a e' cis' a'>4\f b'4\rest b2\rest b1\rest e,2\pp( dis e a) \slashedGrace { b16( cis16 } d2->)( cis4 b) b2( cis4) b\rest s2 s s s gis2->( a4 b)
   }
    \\
   {
    s4 s s2 s1 s2 s s s e,1 e2. s4 cis'2( bis cis e) s2 s4 s b2( cis4)
   }
    >>
   }
  >>
 }
  1. Andante
  2. Scherzo. Presto
  3. Thema. Andantino - Variazioni I-V - Allegretto
  4. Finale. Allegro giusto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]