Forest Whitaker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Whitaker en 2007

Forest Steven WHITAKER (naskiĝis la 15-an de julio 1961 en Longview, Teksaso) estas usona aktoro, kinproduktoro, reĝisoro. Krom multaj nomumoj, li ricevis Oskar-premion en 2007 en filmo The Last King of Scotland (La lasta reĝo de Skotlando) pro la rolo Idi Amin, kiel plej bona ĉefrolanto.

Biografio

Junaĝe, li ricevis stipendion de usona piedpilkado, ŝanĝis poste al la Universitato de Suda Kalifornio en Los Angeles, kiu li sukcese studis muzikon kaj pli poste ektuŝis lin la aktorado en la Universitato de Kalifornio (Berkeley). Lia malleviĝanta maldekstra palpebro (palpebra ptozo) iĝis rapide lia persona karakterizaĵo. Whitaker debutis en 1982 en roleto en kineja filmo, trilero T.A.G. de Nick Castle kaj en mezlernejana komedio Amy Heckerling Fast Times at Ridgemont High kiel usona piedpilkisto, kiu filmo servis por Sean Penn kiel karieron baziga filmo. En la sekvaj jaroj, Whitaker ludis epizodajn rolojn en sukcesaj filmoj kiel en la vjetnama dramo de Oliver Stone (Platoon, (1986), The Color of Money de Martin Scorsese (1986) kaj en tragikomedio Good Morning, Vietnam de Barry Levinson.

Lia unua pli aprezata ĉefrolo estis en 1988 la legenda saksofonisto Charlie Parker en filma biografio fare de Clint Eastwood, Bird. Pro tiu ludo, Whitaker ricevis premion en Cannes kiel plej bona aktoro kaj nomumon por Golden Globe kiel plej bona drama aktoro.

Post diverstemaj filmoj kaj du sukcesaj roloj en trileroj, Whitaker ricevis sian plej gravan rolon de la uganda diktatoro Idi Amin en ludfilma debuto de Kevin Macdonald, The Last King of Scotland (La lasta reĝo de Skotlando). Tiu ludo alportis por li en 2007 Oskar-premion kaj premion de Golden Globe kiel plej bona ĉefrolanto en dramo, krom tiuj premioj de filmaj asocioj de Los Angeles kaj Novjorko, de National Board of Review kaj de British Academy Film Award. Post ĉ. du monatoj de la Oskarpremio, li ricevis sian stelon sur Hollywood Walk of Fame.

Krom ludoj por kinofilmoj, li ofte aperis en diversaj televidaj serioj, tiel li havis gasorolojn en ER (televida serio), Hill Street Blues kaj Trapper John, M.D.. Lia televida filmo De pordo al pordo (2002) estis premiita per Emmy. En The Twilight Zone, li ricevis la rolon de moderatoro kaj rakontisto.

Privata vivo

Forest Whitaker geedziĝis en 1996 kun aktorino Keisha Simone Nash, ili havas du filinojn (Sonnet kaj True). El pli frua amrilato, li havas filon Ocean. Krom tio, li estas duonpatro de filino de Keisha, Autumn. Whitaker mem havas du pli junajn fratojn, Kenn kaj Damon Whitaker, kiuj same aktoras.

Filmaro

Kiel aktoro

Kiel reĝisoro

  • 1993: Strapped
  • 1995: Waiting to Exhale
  • 1998: Dua ŝanco
  • 1998: Black Jag
  • 2004: First Daughter

Distingoj

Ŝablono:LigoLeginda