Forkontumac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 44° 50′ 50″ N 20° 36′ 40″ O / 44.84722 °N, 20.61111 °O / 44.84722; 20.61111 (mapo) Forkontumac (cirile Форконтумац) estas insulo en rivero Danubo. Ĝi situas ĉe la urbo Panĉevo en Serbio, sur nivelo de inter 60 kaj 74 metroj super marnivelo.

Forkontumac situas en granda kurbiĝo de Danubo, kie la fludirekto ŝanĝiĝas de al-orienta al al-suda. La insulo dividas Danubon en du brakojn; la suda (dekstra) brako pludividiĝas per la insuloj Ĉakljanac (Чакљанац) kaj Ŝtefanac (Штефанац).

En la nordan brakon enfluas rivero Tamiŝ. La insulo longas iom pli ol kvin kilometrojn kaj larĝas preskaŭ du kilometrojn. Ĝi ne estas ligita per pontoj al la riverbordoj. Sur ĝia okcidenta (supra) pinto situas la setlejo Bela Stena (Бела Стена = blanka rok[mur]o), kie estas ĉirkaŭ 280 feridomoj apartenantaj al homoj el proksimaj urboj[1]. Administre Bela Stena apartenas al Panĉevo[1][2][3].

Eksteraj ligiloj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.