Forkvosta petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Forkvosta petrelo
Lesp1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Specio: O. leucorhoa
Oceanodroma leucorhoa
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Forkvosta petreloForkovosta petrelo (Oceanodroma leucorhoa) estas malgranda marbirdo el la familio de Hidrobatedoj kaj ordo de Procelarioformaj. Ĝi ricevas ankaŭ la nomon Petrelo de Leach laŭ la brita zoologo William Elford Leach. Ĝi nomiĝas tro simile al la Forkovosta petrelo, Oceanodroma furcata, samgenra, sed oni evitu konfuzon. En la listo de "Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj" la Forkvosta petrelo (Oceanodroma leucorhoa) aperas laŭ tiu nomo, sed la komunaj nomoj en diversaj lingvoj kaj ĉefe en la latina scienca nomo de la Oceanodroma furcata sugestas saman nomon por la alia, kio eble solveblos per aldono aŭ nealdono de la finaĵo -o en la unua radiko aŭ per alternativa nomo Petrelo de Leach por la Oceanodroma leucorhoa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Forkovosta petrelo
Forkovosta petrelo en poŝtmarko de Ferooj.

Ĝi estas birdospecio kun averaĝa grando de 20 cm, tiel iomete pli granda ol la Malgranda petrelo. Ĝia vosto estas forkoforma (kio estas tialo por la komuna nomo), la flugilo estas pli longa ol la vosto.

La Forkovosta petrelo estas malgranda birdo 18–21 cm longa kun enverguro de 43–48 cm kaj pezo de 40 al 50 g[1]. Kiel ĉe multaj aliaj ŝtormopetreloj, ĝi havas tutmalhelan plumaron kaj kutime blankan pugon. Tamen ekzistas ankaŭ individuoj kun malhelaj pugoj en la okcidenta marbordo de Nordameriko; ili estas tre raraj norde de suda Kalifornio, sed la procento pliiĝas subite ĉe la limo inter Usono kaj Meksiko kie 90-100% el reproduktaj birdoj havas malhelajn pugojn.[2] Pli precize, kapo, dorso kaj ŝultroj estas tre malhele grizbrunecaj, dum la flankoj estas pli brunecaj. EStas ankaŭ blanka strio en subflugiloj. Kruroj, beko kaj okuloj estas nigraj.

Konfuzebloj[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, ili povas esti facile distingataj el la Malgranda petrelo kaj el la Vilsona petrelo pro ties iometa grando, forkoforma vosto, diferencaj pugobildo kaj flugokutimon. Identigo en Ameriko, tamen iĝas pli malfacila. Ĉe la Atlantika marbordo estas malfacile separi tiun specion el la Madejra petrelo; identigo implicas karakterojn kiaj la etendo de blanko en pugo kaj flugokutimo. Distingi tiun specion el aliaj estas simile malfacile ĉe la Pacifika marbordo, kie la petreloj kiuj havas malhelajn pugojn povas esti konfuzataj kun almenaŭ tri aliaj specioj de ŝtormopetreloj kiuj havas malhelajn pugojn. Tie, identigo bezonas deproksiman atenton al flugilfrapado kaj al ĝenerala koloro.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La flugmaniero estas varia, ĝi ŝanĝas ofte la direkton kaj la rapidon, kaj povas pladumi sur la akvo dum ĝi plukas manĝerojn el planktono el la oceana surfaco. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruoj. Interesa aspekto de tiu birdospecio estas, ke male al plej specioj, tiu birdo akiras kreskon de telomero dum ĝi pliaĝas. Telomera malpliiĝo dum ĉela divido limigas la maksimuman vivodaŭron de plej aliaj specioj. Tiele la vivodaŭro de la Forkovosta petrelo estus tiele teorie senlima. Tio kompreneble estas pristudota. Kelkaj studoj montris, ke dum telomera kresko povas helpi la plej aĝajn specimenojn, junaj specimenoj montras telomerojn kiuj estas pli longaj, kaj pli mallongaj laŭ la tempopaso.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Forkvosta petrelo ne sekvas la ŝipojn, malkutime inter aliaj petreloj; ĉe la nestejo moviĝas nur nokte. Ĝi sekvas cetacojn kaj predantajn fiŝojn por rekuperi, ĉiam dumfluge, erojn de fiŝoj aŭ de maraj senvertebruloj, kiam ili vidas fiŝoleon flosanta surface.

Tiu birdospecio vivas ĝenerale en malgrandaj grupoj, kaj ĝis 24 jarojn. Silentema ĉemare, ili elsendas ĉeneste raŭkajn sonojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas sur neatingeblaj insuloj en plej malvarmaj nordaj areoj de la Atlantiko kaj de la Pacifiko. Ili nestumas de aprilo al julio en kolonioj proksime de la maro en tre bone kaŝitaj lokoj kiaj rokfendoj, neprofundaj nestotruoj aŭ eĉ sur torfa grundo, malkutime inter aliaj petreloj. La ino demetas ununuran blankan ovon kiu ofte havas svagan ringon de punktoj ĉe la larĝa pinto. Tiu ŝtormopetrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni surteren dum klaraj plenlumaj noktoj. Dum kovado ununura gepatro kovas, dum la alia manĝas ĉemare; anstataŭigo okazas nur nokte.

La plej granda kolonio de Forkvosta petrelo troviĝas eble ĉe la Insulo Baccalieu ĉe orienta Kanado, nome ekologia rezervejo kun pli ol 3 milionoj da paroj de tiu birdo.[3]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas strikte pelaga for de la reprodukta sezono, kaj tio, kun la malproksimeco de ties reproduktejoj, faras tiun petrelon malfacile observeblan birdon el tero. Nur dum akra ŝtorma vetero tiu specio estas pelita al ĉeftero. Malkiel aliaj ŝtormopetreloj, tiu ĉi ne sekvas ŝipojn. En Eŭropo, plej oportuno vidi tiun specioj estas en septembro ĉe la Golfo Liverpool inter norda Kimrio kaj Anglio. Fortaj nordokcidentaj ventoj puŝas migradon de la Forkovostaj petreloj al tiu golfo. Britiaj ornitologoj Robert Atkinson kaj John Ainslie observis la komunumojn de tiu petrelo sur malproksimaj insuloj de Skotlando nome Norda Rono inter la 16a de Julio kaj la 12a de Aŭgusto 1936, kaj ĉe Sula Sgeir inter la 3a kaj la 4a de Aŭgusto 1939.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La vivodaŭro de tiu birdospecio estas nekutime longa por birdo de tia malgrando, kun averaĝo de 20 jaroj kaj maksimuma registrita vivodaŭro de 36 jaroj. En 2003, Haussmann et al. [4] trovis, ke la telomeroj de tiu birdospecio longiĝas laŭ la paŝo de la aĝo, nome la ununura konata ekzemplo ĝis nun de tia fenomeno. Tamen verŝajnas, ke tiu fenomeno okazas ankaŭ en aliaj membroj de la Procelarioformaj, el kiuj ĉiuj havas sufiĉe longan vivodaŭron kompare kun ties grando.

Ili manĝas ĉefe planktonon, inklude eŭfaŭziedojn, kopeopodojn, kaj formon de amfipodoj kiuj estas parazitaj de la seksaj sakoj de meduzoj. Ili manĝas ankaŭ grandan kvanton de miktofedoj (torĉofiŝoj) kiuj estas ĉe surfaco nur nokte ĉe la kontinenta deklivo. Oni observis individuojn manĝantajn je distancoj de ĝis 300 km el iu ajn konata reprodukta kolonio. Reproduktantaj individuoj arigas energiriĉajn lipidojn en sako antaŭa al sia stomako kiuj estas uzataj ĉu por elteni sin mem dum kovado de la ununura ovo, por nutri sian idon, aŭ povas ankaŭ esti uzata kiel defenda mekanismo kiam ili estas kaptata de predanto kiel faras multaj aliaj Procelarioformaj. Estas pruvaro montranta ke gepatroj nutras sian idon el predospecioj diferencaj el tiuj kiujn ili mem konsumas. Idoj kreskiĝas ĝis antaŭelnestiĝa pezo preskaŭ duobla de tiu kiam ili fakte elnestiĝas el la nestotruo fine de septembro. Aŭtunaj ŝtormoj povas kaŭzi ke tiuj junaj elnestiĝantaj individuoj falas en ĉeftero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hume R., Lesaffre G. kaj Duquet M. (2004) Oiseaux de France et d'Europe p 37, Larousse, ISBN 2-03-560311-0
  2. Sibley, David Allen. The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, inc., 2000, p. 43.
  3. Retejo de la Rezervejo de Insulo Baccalieu (alirita la 3an de Julio 2007)
  4. *Haussmann M. F. et al. (2003): Telomeres shorten more slowly in long-lived birds and mammals than in short-lived ones. Proceedings of the Royal Society of London B: Biological Sciences, 270:1387–1392

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaux, Paris, Gründ, octobre 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), « Pétrel cul-blanc », p. 43
  • Montevecchi, W. A., V. L. Birt-Friesen, kaj D. K. Cairns. 1992. Reproductive Energetics and Prey Harvest of Leach's Storm-Petrels in the Northwest Atlantic. Ecology 73:823–832. DOI:http://dx.doi.org/10.2307/1940160 (Resumo)
  • Atkinson, Robert, Island going, William Collins, 1949.
  • (April 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5. 

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj