Formala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne konfuzu kun formala maniero de parolado/skribado

En matematiko oni konsideras formalajn lingvojn kun skriba reprezentaĵo. Alivorte, formala lingvo estas aro de finlongaj propozicioj (aŭ vortoj) konsistantaj el literoj (simboloj) de finkvanta alfabeto. Plej ofte oni uzas formalajn lingvojn en programado, matematika lingvistiko, teorio de aŭtomatoj, teorio de komputebleco, teorio de algoritmoj. Matematika teorio, kiu priskribas tiajn objektojn, nomiĝas Teorio de formalaj gramatikoj.

Kutime formala lingvo (en tiu ĉi artikolo ni nomos ĝin simple "lingvo") enhavas nefinitan kvanton de propozicioj. Klare, ke tiaj nefinitaj lingvoj povas esti difinitaj nur per iu matematika konstruaĵo.

En teorio ofte gravas, ĉu la lingvo enhavas malplenan propozicion (signatan kiel e, ε aŭ Λ).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Oni signas la lingvojn kutime per litero L (eble kun indeksoj).

  • Estu la alfabeto {a, b} kaj enhavu la lingvo L ĉiujn vortojn el tiu ĉi alfabeto. Tiam ekzemple ankaŭ la vorto ababbab apartenas al L.
  • Estu la alfabeto {a} (alivorte unulitera alfabeto). La lingvo L konsistas el vortoj kun nepara kvanto de literoj a. Tiam (ekzemple) la vorto aaa apartenas al lingvo, la vorto aaaa ne.
  • aro de sintakse ĝustaj programoj en certa lingvo de programado.

Manieroj de difino[redakti | redakti fonton]

Formala lingvo povas esti difinita en diversaj manieroj, ekzemple:

Literaturo[redakti | redakti fonton]