Formala parolmaniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Formala kaj neformala parolmanieroj rilatas al kiel unu homo parolas aŭ alparolas al alia en certaj situacioj. Ĉi tiuj parolmanieroj povas montri diversajn gradojn de sociala malproksimeco aŭ sociala intimeco. Tio estas determinita per diversaj faktoroj kiel ekzemple profesio, aĝo, travivaĵo aŭ eĉ psikologia stato. En kelkaj lingvoj oni alparolas sian ĉefon aliamaniere ol ekzemple amikon aŭ infanon. Multaj lingvoj havas specialajn vortojn por formala kaj neformala parolmanieroj. Tamen en multaj lingvoj la limo inter formala kaj neformala parolmaniero ĉiam iĝas pli neklara.

En la angla lingvo, kies vortaro malhavas formon por ĝentila alparolo, oni ofte bezonas la duoblan tempon por esprimi sin ĉar necesas paroli en hezitanta, nedecidema kaj subula maniero por ne ŝajni postulema. Kontraŭe, la japana lingvo havas tre kompleksan sistemon de ĝentila kaj honoriga parolmanieroj. Samtempe la japana kulturo havas la reputacion esti tre tradicia kaj respektema. En aliaj lingvoj la uzo de la ĝentila alparolo estas ŝanĝanta. Ekzemple en la germana la formala alparolo “Sie” estas malpli kaj malpli uzata en certaj situacioj. Antaŭ jaroj, ankoraŭ estis kutimo ĉiam uzi la “Sie”-formon kiam oni parolis al laborkolegoj aŭ nekonataj homoj, sed nun oni jam kutimas uzi la neformalan formon “Du” en firmaoj aŭ kiam oni renkontas nekonatajn personojn, precipe inter junuloj. Male en Esperanto, la neformala pronomo „ci“ estas malpli uzata ol „vi“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]