Formalaj sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Formala scienco)

La nomon formala scienco aŭ, pli kutime, ekzakta scienco oni uzas por matematiko kaj ĉiu scienco, kiu baziĝas sur eksperimentado kaj observado kaj povas sistemiĝi uzante ekzaktan matematikan lingvaĵon por esprimi koncernajn sciojn.

Aliaj esprimoj kun simila uzado kiel ekzaktaj/formalaj sciencoj estas malmolaj sciencoj, puraj sciencojfundamentaj sciencoj.

La germana epistemologo Rudolf Carnap estis la unua, kiu dividis la sciencaron je puraj sciencoj kaj aplikataj sciencoj.

La ekzaktaj sciencoj akceptas antaŭdirojn speciale precizajn, kaj uzas rigorajn metodojn por kontroli/validigi la formulitajn hipotezojn, jen per deduktoj aŭ nerefuteblaj kialaroj, jen per repridukteblaj eksperimentoj, en kiuj mezuroj kaj antaŭdiroj estas kvantigeblaj objektive.

Tiu termino implicas diĥotomion inter la formalaj sciencoj kaj la t.n. sociaj sciencoj, kiel ekzemple sociologioekonomiko. Ĉe tiuj la eksperimentado kaj la antaŭdiro ne ludas tiom gravajn rolojn, kaj ne produktas (nek normale klopodas produkti) rezultojn, kiuj estu kontroleblaj per objektiva metodo, sed enhavas ian gradon de subjektiveco. Tiu ĉi diĥotomia divido ne estas rigida limo inter du malsamaj kampoj kaj sen konekto.

Klasikaj ekzemploj de ekzaktaj/formalaj sciencoj estas matematiko, logiko, fiziko, informadiko, informteorio, kibernetiko, statistiko, astronomio, ĥemio kaj kelkaj branĉoj de lingvistiko, filozofio kaj biologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]