Datenaranĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Formato de dosiero)

Datenaranĝo estas maniero, en kiu datenoj estas aranĝitaj (lokitaj, ordigitaj) sur datenportilo aŭ en la memoro de komputilo.

La esprimo foje estas uzata en la pli strikta senco "normigita datenaranĝo", kaj foje en la senco "dosiera aranĝo". Ĉar ne ĉiuj datenoj estas en dosiero, datenaranĝo estas pli ĝenerala ol dosiera aranĝo.

Formato de dosiero estas erara nomo por datenaranĝo de dosiero, uzata pro la influo de aliaj lingvoj. La ĝusta nomo estas dosier-aranĝo. Ofte ĝi estas indikata per finaĵo de dosiernomomagia nombro.

Ekzemploj de (fakte aŭ jure) normigitaj datenaranĝoj estas:

Grava distingo estas inter tekstaj kaj netekstaj (foje nomataj "bitaj" aŭ "duumaj") aranĝoj. Tekstaj aranĝoj estas (certagrade) legeblaj de homoj; ili estas prilaboreblaj per tekstaj iloj, ekz. tekstredaktilo. Ilia bita formo dependas de la kodado de la teksto. XML, HTML kaj SGML estas ekzemploj de tekstaj aranĝoj.

Netekstaj aranĝoj estas ofte pli kompaktaj ol tekstaj aranĝoj kaj enhavas malpli da redundo. Ili ĝenerale estas pli rapide legeblaj de programoj, sed ofte estas malfacile interpreteblaj sen iuj meta-informoj pri la enhavo. La konstato, ke pli kaj pli da datenoj iĝas neuzeblaj pro manko de tiaj informoj, estis unu el la motivoj por la kreado de XML.