Formikejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plasta repliko de Formikejo.
Formikeja monteto kaj Formikejaj padoj, Nacia Parko Oxley Wild Rivers, Novsudkimrio.
Enirejo al Rikoltformikejo (Pune, Maharaŝtro, Barato).

Formikejoformika kolonio estas subtera hejmotruaro kie formikoj loĝas, manĝas, kaj zorgas la ovojn produktitajn de la formika reĝino. Kolonioj konsistas el serioj de subteraj ĉambroj, konektitaj unu kun alia kaj kun la tersurfaco per malgrandaj tuneloj. Estas ĉambroj por idovartejoj kaj manĝotenado ktp. La kolonio estas konstruita kaj bontenita de legioj de laborformikoj, kiuj portas etajn ecojn el forĵetaĵojn per siaj makzeloj kaj lasas ilin ĉe la elirejo de la kolonio, formante foemikejan monteton. Manĝoportado fare de laborformikoj estas plenumata el la ĉirkaŭ medio kaj povas estis markata el kolonio al kolonio per la uzado de izotopoj.[1]

Formikaj kolonioj estas ekzemplo de bonsociemo, kaj estas tre similaj al tiuj troviĝantaj ĉe aliaj sociaj himenopteroj, kvankam la diversaj grupoj de tiuj disvolvigis sociemon sendepende pere de konverĝa evoluo. La ovoj estas demetataj de unu aŭ foje pliaj reĝinoj. Reĝinoj estas diferencaj laŭ strukturo; ili estas la plej grandaj formikoj de la kolonio kiel konsekvenco de la ovodemetado. Plej el la ovoj demetataj de la reĝinoj kreskiĝas ĝis iĝi senflugilaj, sterilaj inoj nomataj "laboristoj". Periode svarmoj de novflugilaj reĝinoj kaj maskloj (la flugiluloj) estas produktataj ĉe plej specioj, kio kondukas al pariĝado. La maskloj mortiĝas tuj poste, dum la survivintaj reĝinoj ĉu trovas novajn koloniojn aŭ foje revenas al siaj malnovaj hejmoj. La survivintaj reĝinoj povas vivi ĝis ĉirkaŭ 21 jaroj. Homoj "bredas" formikarojn en kaptiveco kiel priserĉado kaj kiel ŝatokupo. La "formika terejo" uzata por tiu celo estas nomata formikarejo. Ili estas ofte farata sufiĉe fajna ke oni povas vidi la tutan kolonion ene de ties nesto. Tiuj estas nomataj ankaŭ formikofarmoj.

Unukolonieco kaj superkolonioj[redakti | redakti fonton]

Plej komune, formikoj el diversaj nestoj montras agresemon unuj kontraŭ aliaj. Tamen kelkaj formikoj montras la fenomenon nomatan unukoloniecon, kie laborformikoj estas libere miksaj inter diversaj nestoj. Grupo de nestoj kies formikoj ne montras mutuan agresemon estas konata kiel superkolonio — tiu formo de organizado estas konata kiel superkolonieco, kaj la formikoj el diversaj superkolonioj de la sama specio ja montras mutuan agresemon. Populacioj de superkolonioj ne necese kunhavas apudan areon.[2]

Ĝis 2000, la plej granda konata formika superkolonio estis en la marbordo de Iŝikari ĉe Hokajdo, Japanio. La kolonio estis ĉirkaŭkalkulata kiel enhavanta 306 milionojn da laborformikoj kaj unu milionon da reĝinoj vivantaj en 45,000 nestoj interkonektitaj de subteraj trapasejoj ĉe areo de 2.7 km².[3] En 2000, oni trovis enorman superkolonion de Argentina formiko en Suda Eŭropo (informo publikita en 2002). El 33 formikaj populacioj nestumantaj laŭlonge de 6,004 km etende de la Mediteraneaj kaj Atlantikaj marbordoj de Suda Eŭropo, 30 apartenis al unu superkolonio kun ĉirkaŭkalkule milionoj de nestoj kaj bilionoj de laborformikoj, interdise kun tri populacioj de alia superkolonio.[2] Priserĉistoj asertas, ke tiu kazo de unukolonieco ne povas esti eksplikata pro perdo de ties genetika diverseco pro genetika botelkolo ĉe la importitaj formikoj. En 2009, oni demonstris, ke la plej grandaj superkolonioj de Argentina formiko de Japanio, Kalifornio kaj Eŭropo estis fakte parto de ununura tutmonda "megakolonio".[4]

Alia superkolonio, proksimume 100 km larĝa, estis trovata ĉe Melburno, Aŭstralio en 2004.[5]

Formikejaj montetoj[redakti | redakti fonton]

Argila formikeja monteto

Formikeja monteto, en sia plej simpla formo, estas amaso de tero, sablo, pinopingloj, aŭ argilo aŭ kompono de tiuj kaj aliaj materialoj kiuj estas konstruataj super la enirejoj de la subteraj formikejoj de la formikokolonioj dum tiuj estas elfosataj. Kolonio estas konstruita kaj eltenita de legioj de laborformikoj, kiuj portas etajn ecojn de forĵetaĵoj kaj ŝtonetetoj per siaj makzeloj kaj lasas ilin ĉe la elirejo de la kolonio. Ili kutime simple lasas la restaĵojn aŭ vegetaĵarerojn ĉe la pinto de la monteto por eviti, ke ĝi falu denove reen en la kolonion, sed ĉe kelkaj specioj ili aktive skulptas la materialon kiel specifaj formoj, kaj povas krei nestoĉambrojn per tiu koto.

En kelkaj areoj de la mondo ekzemple en Afriko, la termino "formikeja monteto" aŭ "formikomonteto" aludas al termitoj. Notu, ke la termitoj ne estas formikoj.

Gigantaj formikejaj montetoj kiel tiu dekstre troviĝanta en Zambio estas ofte uzataj por baki brikojn ĉar la argilo de la formikejaj montetoj estas sur la surfaco kio evitas labortempo elfosante grandajn truojn engrunde por havi ĝin. Ili estas konstruitaj de termitoj kiuj estas lumsensitivaj kaj tiele estas sekura elfosi en ties montetoj sen esti atakata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blüthgen, Nico; Gerhard Gebauer, Konrad Fiedler (2003-11-01). "Disentangling a rainforest food web using stable isotopes: dietary diversity in a species-rich ant community", gazeto : Oecologia, volumo : 137, numero : 3, paĝoj : 426–435. COI:10.1007/s00442-003-1347-8
  2. 2,0 2,1 Tatiana Giraud, Jes S. Pedersen, and Laurent Kelle. Evolution of supercolonies: The Argentine ants of southern Europe. The National Academy of Sciences, 2002.
  3. Higashi, S. and K. Yamauchi. Influence of a Supercolonial Ant Formica (Formica) yessensis Forel on the Distribution of Other Ants in Ishikari Coast. Japanese Journal of Ecology, No. 29, 257-264, 1997.
  4. Ant mega-colony takes over world BBC Wednesday, 1a Julio 2009 10:41 GMT.
  5. Super ant colony hits Australia. BBC News, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]