Formo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En filozofio al vorto formo estas ĝenerale kontraŭmetita al materio. La koncepto reiras al la antikva greka filozofio kiu uzas la terminojn μορφή (morphé, sensa formo), σχήμα (skhēma, maniero laŭ kiu la formo sin prezentas), είδος (èidos, formo intelekteblaj).

Platono kaj Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo en la libro pri Metafiziko (987b skk.) atribuas al Platono, ankaŭ se jam la pitagoranoj kaj Elaja Skolo lin parte estis antaŭinta, la alestiĝon de la problemo pri la formo okaze de la pritraktado pri la ideo kaj specio, kaj ĝin konceptante kiel esencon kaj kaŭzon de la materiaĵoj kaj kiel tion kio igas intelekteblaj la estaĵojn pro la ĉeesto de la ideo en la aĵo mem, malperfekta kopio de la ideala esenco kiu ebligas al la intelekto kompreni kio ĝi estas.[1]

Materio kaj formo[redakti | redakti fonton]

Lisipo. Brusto de Aristotelo.

La platona koncepto, ekspoziciita en la dialogo Timeo, pri la formato de la universo surbaze de la du elementoj, materio kaj formo, estas reprenita kaj elstudita de Aristotelo kiu ĝin utiligas por la difino de la ousia (esenco) de la substanco, konceptita kiel sinolo, unuiĝo de formo kaj materio.

Aristotelo ĝin pritraktante en la verkoj Fiziko, Metafiziko”, “Pri animo”, malkonsentas kun la platona skolo kiuj konceptis la mondon de la ideoj deigita el tiu de la realo. La reala individuo, fakte, ne povas ekzisti se en ĝi la idea formo ne estus nerompeble ligita al la materio. La formo, tamen, havas kronologian kaj ontologian antaŭecon: unua en la tempo kaj unua kiel esto rilate la materion: ĝi fakte estas efika kaŭzo, tiu kiu igas ebla la ekziston de la substanco, kaj “cela kaŭzo”, kiu donas sencon al la ekzisto de la aĵo mem. [2] Sed, subtenas Aristotelo, la antaŭeco de la formo estas ankaŭ logika ĉar “pri ĉiu afero oni povas paroli ĉar ĝi posedas formon kaj ne pro tio ke ĝi havas eksteran materian aspekton.” (Metafiziko VII, 1035a)

Akto kaj potenco[redakti | redakti fonton]

La du konceptoj de materio kaj formo estas en Aristotelo rekonceptitaj kaj reformulitaj en tiuj de akto kaj potenco. Fakte la materio el si mem esprimas nur la eblecon-kapablon , la potencon, ricevi formon jam en akto en la realo: por ke realiĝu tiu transformiĝo por ke tio kio estas ebla fariĝu aktuala, nepras ke jam ekzistu formo en akto, nome estaĵo jam aktualigita. [3]. Klaras ke la transiro el la potenco (materio) al la akto (formo), kiu konstituas la ŝanĝon, estas tia ke ĝi povas esti konceptata sen-cela kaj sen-fina, ĉar ĉiu akto fariĝas potenco por sinsekva akto.[4] Pliklare, ĝi, laŭ Aristotelo, havos, kiel finan punkton, akton kiu estos realiginta ĉiujn materiajn potencojn kaj do havos en si mem neniun materian elementon (potencon) kaj estos tiam “pura akto (actus purus), Dio. [5]

Mezepoka filozofio[redakti | redakti fonton]

La mezepokaj filozofio kaj teologio rafinas la aristotelan koncepton de formo kiu fariĝas esenca portanto de la tuta rezonado, kaj zorgi precipe gardi la aristotelan koncepton de formo ĝin ligante al la nocio de animo nemortema.

Ekzemple, Tomaso de Akvino, fakte, refutas la teorion de la novplatonismaj aŭgustenanoj kiuj atribuadis al la homa animo kaj anĝela naturo specon de “spirita materio” kaj reasertas la purecon-senmateriecon de la aristotela substanca formo, ankaŭ se, li aldonas, la materio havas iun apartan karakterizon, kiel materia signata por ricevi en si la formon aŭ animon, kiu poste estas plene realigata kiel aktualigita nur en Dio, dum en la homo ĝi konservas ankoraŭ elementon de potenco kaj limigiteco (De ente et essentia, ĉapp. V kaj VI; Summa theologiae, I, 75)

La formo en Immanuel Kant[redakti | redakti fonton]

Immanuel Kant

La aristotelaj konceptoj de substanca formo kaj fina formo perdis ĉiun originan signifon kun al alveno de la moderna scienco kaj ricevis nocion tute malsaman en la Kanta formulado.

La rilato materio-formo ricevis, fakte, en la kanta penso gnozeologian-transcendentalan[6]la funkcion pro kio en la [[Kritiko de la pura racio] Kant asignas al la materio la nocion de “tio kio korespondas al la sensacio” kaj al formo la nocion de “tio per kio la multoblo de la fenomenoj povas esti ordigita” laŭ la puraj “aprioraj” formoj de Spaco kaj Tempo. La sama formala aktiveco krome estas atribuata al la kategorioj aŭ puraj konceptoj de la intelekto (par.13), siavice ordigitaj de la sinteziga formala aktiveco de la mi pensas (par.16).

La konceptoj de formo en la modernaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

Se el la filozofio de la Kant nutriĝis preskaŭ ĉiuj postkantaj filozofiaj skoloj kiuj reellaboras la samajn konceptonj, la nocio pri formo splitiĝis en ĉiuj sciencoj. Sufiĉu aludi al la Geŝtalt-psikologio aŭ Gestaltpsychologie, kaj al la disvolviĝoj de la koncepto de formo en la Strukturismo. Tio videblas ankaŭ en la vikipediaj ligiloj de tiu voĉo “formo”, kie preskaŭ ĉiuj haltas sur la sciencaj nocioj de formo.

Kiel oni povas konstati la filozofieco de la termino iom post iom perdiĝis. Por retrovi originan kaj filozofian funkcion de la formo, filozofie konsiderata, necesas reveni al la greka aŭ mezepoka filozofioj aŭ al nunaj novskolastikismaj skoloj

En la vikipediaj ligiloj de la sama voĉo koresponda al "Formo (filozofio)" malofte aludas al la filozofia koncepto de formo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El tio la problemo de nesolvita rilato en la platona doktrino inter la idea mondo de la ideoj kaj tiu de la realo. Rilato kiun Platono provas solvi utiliganta laŭnecexe la terminojn μίμησις (mìmezo, imitado), μέθεξις (metekso, partopreno), κοινωνἱα (koinonia, komuneco), παροὐσια (parousia, ĉeesto) kiuj celas indiki, en sia diverseco, la proksimecon aŭ malproksimecon de la reala mondo el tiu idea. Aperas klare, fakte, ke kiam Platono utiligas la terminon “παροὐσια” li intencas diri ke la ideoj estas multe proksimaj, eĉ ĉeestaj en la mondo de la aĵoj, dum kiam li uzas la terminon μίμησις li celas komprenigi ke la mondo de la realo estas nur fora imitaĵo, nome tre malsama ol la idea perfekteco.
  2. Ekzemple: la substanco “homo” tia estas ĉar ĉeestis efika kaŭzo kiu ĝin naskis kun homa formo, du brakoj, du kruroj ktp., sed ankaŭ pro tio ke ĝi kondutas laŭ sia naturo, nome home, esprimas la celon por kiu ĝi estis; ĉar se ĝi, spite de sia homeco, kondutus saltante de arbo al arbo, marŝus kvarkrure ktp ĝi ne estus homo sed simio.
  3. En la tro fama problemo ĉu ekzistis antaŭe la ovo aŭ la kokino, Aristotelo respondus ke la antaŭeco apartenas al la kokino (formo en akto) kiu demetante la ovon (materio potence kokido) donas al tiu ĉi la eblecon aktualiĝi, nome ricevi la formon de kokido (en akto)
  4. En la antaŭa ekzemplo, la kokido, akto rilate al la ovo, estos samtempe potenco rilate al la koko estonta.
  5. Pura ĉar en ĝi estas neniu potenco-materio, konsiderata malpura kaj koruptebla.
  6. ”Transcendetala” ĉar en Kank la senco estas malsama ol tiu de la greka kaj mezepoka tradicioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fabrizio Bigotti La mente che Ordina i Segni. Ricerche sui problemi della forma nella filosofia naturale da Aristotele a Linneo. Roma, Aracne Edizioni, 2009.
  • Josef de Vries: Artikel Form in: Grundbegriffe der Scholastik, Wiss. Buchgesellschaft, Darmstadt 3. Aufl. 1980

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]