Formosa blua pigo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Formosa blua pigo
Formosa blua pigo
Formosa blua pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Urocissa
Specio: U. caerulea
Dunomo
Urocissa caerulea
(Gould, 1863)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Formosa blua pigo (Urocissa caerulea), nomita ankaŭ Tajvana pigo en tajvana 臺灣藍鵲 [Táiwān lán què] aŭ pli poezie "longvosta montodamo" (長尾山娘 [Chángwěi shānniáng] Tajvana: Tn̂g-boé soaⁿ-niû), estas birdo membro de la familio de Korvedoj. Ĝi estas hindomalaja endemia specio kiu vivas nur en la montoj de Tajvano je altecoj de 300 al 1200 m. La Formosa blua pigo estis elektita kiel nacia birdo de la ŝtato Respubliko de Ĉinio, komune konata kiel "Tajvano", kaj kvankan venkis en la balotado por Nacia Birdo, tio ankoraŭ ne estis oficiale akceptita. Ankaŭ la nomo de “blua pigo” estas uzata, sed konfuziĝas kun tiu de la specioj (nuntempe du anstataŭ ununura) kaj genro de la Blua pigo, sed ĉiukaze tiu kolora karaktero aperas ankaŭ en la scienca nomo nome caerulea tio estas en la latina “ĉiela” aŭ “blua kiel la ĉielo”

Enhavo

[redakti] Aspekto

Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kie la Eŭropa pigo, sed kun pli longa vosto. La kapo, kolo kaj brusto estas nigraj, dum la resto de la plumaro estas tre malhelblua al purpura, kio faras tre belan kaj rimarkindan kontraston. Ili havas blankajn markojn en la flugiloj kaj la vosto (en flugilplumoj kaj en vostofino ĉefe). La beko, gamboj kaj piedoj estas tre ruĝaj, kaj la iriso estas tre flava; tiele ĉefe la fortika beko ruĝega kaj la flavaj okuloj ege rimarkindas en la nigra kapo. La voĉo estis priskribita kiel altatona babilema "kjak-kjak-kjak-kjak."

[redakti] Kutimoj

Ili troviĝas kutime en grupoj de 6 aŭ pliaj; ili ŝajne evitas homan ĝenadon kaj rapide moviĝas for de tiaj renkontoj.

[redakti] Dieto

Ties manĝo estas simila al la aliaj membroj de la genro, prenante ampleksan gamon de fruktoj kaj semoj, insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Ŝajne figoj kaj papajo estas la preferata manĝo.

[redakti] Reproduktado

La nesto estas kutime en arbo aŭ arbusto kaj tie la ino demetas3 al 5 ovojn. Ambaŭ seksoj kostruas la neston kaj manĝigas la idojn, sed nur la ino kovas ilin.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj