Formtranĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika ĝardeno en Funchal sur Madejro

Formtranĉo estas la arto pritanĉi plantojn por ke ili formu geometriajn figurojn.

Esprimo[redakti | redakti fonton]

Parenca esprimo estas „topiaro“, kiu venas de la angla „Topiary“, sed striktasence topiaro nur estas la formarbetoj en renesanca au paroĥa ĝardeno. La esprimo topiaro venas tra la angla de la greka vorto τόπος tópos ‚ loko, pejzaĝo‘. La latina „toparius“ signifas artĝardenisto. Ars topiaria signifas ĝardenarto. Tiu esprimo estis uzata ekde la renesanco por arta plantpritranĉo. La franca esprimo por formtranĉo estas art topiaire.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvo[redakti | redakti fonton]

La arto de formtranĉado havas jarmilan tradicion. Egiptaj pentraĵoj en tomboj, persaj miniaturoj kaj romiaj freskoj montras formitajn plantojn. Grekdevenaj sklavoj, la „topiarii“, laboris en la ĝardenoj de la imperiestro kaj riĉuloj de la imperio. Plinio la Maljuna posedis vinĝardenojn, kiujn li ĉirkaŭigis per cipresoj. En sia verko Naturalis historia el la jaro 70 p.K. li rimarkis „…sed hodiaŭ ili estas pritranĉataj por ricevi sveltan formon. Kelkfoje oni arte tranĉas ĉasscenojn, ŝiparojn aŭ aliajn artaĵojn.”[1] Lia nevo Plinio la Juna priskribis en la ĝardeno de sia „vilao Laurentium“ „teraso kun heĝo el bukso, kiu estas ornamita per diversaj figuroj. De tie estas deklivo alvalen kun heĝo el pritranĉita bukso.”[2]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Mapo de la monaĥejo Sankta Gallen

Post la disfalo de la romia imperio en la 5-a jarcento, precipe en monaĥejaj ĝardenoj ekzistas malaltaj heĝoj ĉirkaŭ la legomaj kaj herbaj bedoj. Ekzemplo por tio estas la mapo de la monaĥejo St. Gallen el la frua 9-a jarcento. Specialaj formoj de la pritranĉo de plantoj estas danc- kaj juĝejaj tilioj. Super granda ligna rado fortaj branĉoj esis metitaj horizontale, tiel ekestas surfaco sur kiu oni povas iri. Tie oni surmetas tabulojn. Danctilioj staras ankoraŭ hodiaŭ ekzemple en Peesten, Grettstadt kaj Sachsenbrunn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gordon Gaylor und Guy Cooper: Gartenkunst. Grüne Obsessionen. Verlag Busse und Seewald, Herford 2000, S. 12
  2. Gartenkunst. Grüne Obsessionen. S. 12