Foros Timis Ston Greco

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Foros Timis Ston Greco (Φόρος Τιμής Στον Γκρέκο, nome Omaĝo al El Greco) estas albumo de klasika muziko de 1995 fare de la greka elektronika komponisto kaj artisto Vangelis (29an de Marto, 1943). Ties titolo estas aludo al la inspirinto de la kompono, nome Δομήνικος Θεοτοκόπουλος (Dominikos Theotokopulos, 1541–1614), la kret-naskita pentristo plej bone konata kiel El Greco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu albumo estos ĝermo de pli malfrua albumo de Vangelis, nome El Greco. Tiu ĉi albumo estis produktita en 1995, laŭ limigita eldono, kiu inkludis libron kun persona subskribo de la muzikisto kaj estis vendita nur en Nacia Pinakoteko de Ateno.


Vangelis komponis kaj aranĝis la albumon, kaj ludis ĉiujn instrumentojn, akompane de ĥoro kondukita de Ivan Cassar. La muziko estas de bizanca stilo sed modernigita pere de uzado de sinteziloj. Sopranulino Montserrat Caballé kaj tenorulo Konstantinos Paliacaras faras invitajn aperojn en po unu peco.