Forrest J. Ackerman

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Forrest J. Ackerman
Forrest J. Ackerman
Ackerman apud lia kolekto
Naskiĝo 24-a de novembro 1916
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Morto 4-a de decembro 2008 (aĝo 92, korhalto)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Forrest J. Ackerman (n. 24-an de novembro 1916 en Losanĝeleso, Kalifornio, m. 4-a de decembro 2008) estis usona esperantisto; fervora subtenanto de sciencfikcio; kolektisto de sciencfikciaj memoraĵoj; verkisto kaj produktisto de filmoj; kaj redaktoro de la gazeto Famous Monsters of Filmland ("Famaj monstroj de film-lando").

Enhavo

[redakti] Esperantisto

Ackerman lernis kaj majstris Esperanton en sia adoleskanteco.[1] Li unue renkontis la lingvon en 1930 sciencfikcia rakonto de Francis Flagg, kaj lernis Esperanton en kolegia klaso, kiu estis instruita de Arthur Brooks Baker. Lia traduko de la Charles Hornig rakonto "The Fatal Glance" (La Fatala Ekrigardo) estis eldonita en Heroldo de Esperanto dum la 1930-a jardeko.[2]

Aliĝinte en 1955 al UEA, li estis longe fakdelegito pri scienc-fikcio.[3]

En la jaro 2003, li klarigis al intervjuisto la allogon de Esperanto por li:

En la jardekoj 20-aj kaj 30-aj, kelkaj sciencfikciaj rakontoj pri la estonteco menciis, ke iam ĉiuj parolos Esperanton. Por mi, estis kiel tempvojaĝo. Estis kiel iri 100 jarojn en la estontecon. Kaj se mi povus reporti botelon da io, mi estus ravita. Almenaŭ mi povus reporti la lingvon kion ĉiuj tiam parolos.[4]

[redakti] Fervora subtenanto de SF

Ackerman ĉe-estis la unua Mondaj Sciencfikciaj Kongresoj, kaj dumvive estis konatulo en la sciencfikcia-fervorularo.

[redakti] Referencoj

  1. McLellan, Dennis (6-a de decembro 2008). Forrest J Ackerman, writer-editor who coined 'sci-fi,' dies at 92 (Angle). Los Angeles Times.
  2. Ackerman, Forrest J. Esperanto, the Universalanguage (Angle).
  3. Forpasoj. En: Esperanto 102 (2009), n-ro 1223 (3), p. 70.
  4. MacGregor, Hillary E. (6-a de januaro 2003). Welcome To His Planet (Angle). Los Angeles Times.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Faces-nevit.svg Trovu « Forrest J. Ackerman » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj