Forrest Smithson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forrest Smithson
Forrest Smithson barierkuras, saltas per biblio en la mano
Forrest Smithson barierkuras, saltas per biblio en la mano
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1884 (1884-09-26)
en Portlando
Morto 24-an de novembro 1962 (1962-11-24) (78-jaraĝa)
en kantono Contra Costa
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oregona Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo atleto
vdr

Forrest Custer Smithson (26-an de septembro 1884 en Portland, Oregono; mortis la 24-an de novembro 1962 en Contra Costa County, Kalifornio) estis usona atleto, barierkuristo.

Smithson studis teologion en la Oregona Ŝtata Universitato. Li gajnis en 1907 kaj 1908 majstran titolon en la Amateur Athletic Union en la 120-jarda barierkuro. Ĉe finalo de la 110-metra barierkuro de la olimpiaj ludoj de 1908 en Londono, staris kvar usonanoj ĉe la starto. La finalo okazis sur grasa vego, kaj eĉ la barieroj ne similis al tiuj de hodiaŭ. La barieraj piedoj troetendiĝis en ambaŭ direktoj, tiel la barieroj ne estis facile venkebaj kaj oni eĉ iĝis diskvalifikitaj se multajn barierojn renversis. Smithson venkis la konkurson en 15,0 sekundoj kaj subis la monderekordon de Alvin Kraenzlein je 0,2 sekundoj.

La dismonda legendo, ke Smithson venkis la ormedalon de kun biblio en la maldekstra mano, tiel protestante kontraŭ la dimanĉa konkurso, estas pruveble falsa. Unue, oni ne faris konkursojn en dimanĉo, due la afero tute ne estis menciita en la siatempaj ĵurnaloj, oficiala sciigo. La legendo estiĝis surbaze de foto, kiu aperis en la oficiala informilo. Do, tiu foto estiĝis post la konkurso kaj estas arta prezentado de kuro. La sola vero estas, ke Smithson estis forte kredulo.