Arbara incendio

El Vikipedio
(Alidirektita el Forsta incendio)
Saltu al: navigado, serĉo
Cervoj minacitaj de incendio en la nacia forsto de Bitterroot (Montano, Usono)

Arbara incendio estas incendio, kiu trafas arbaron. Ĝia kialo povas esti natura (fulmovulkana erupcio) aŭ homa.

La arbaraj incendioj ĉiam ekzistis, kaj nature okazas cikle (oni trovis spurojn de incendio en epoko silurio, 420 jarmilionoj antaŭe).

Arbara incendio okazas kiam la vegetaĵaro estas seka. Ili estas oftaj en sudo de Europo, sudokcidenta Usono kaj Aŭstralio.

Enhavo

[redakti] Kaŭzoj

Fulmo estas la ĉefa natura kaŭzo de incendioj, sed la pli oftaj estas arbaraj incendioj estigataj de homo.

  • Akcidentaj: rompo de elektraj linioj, automobila aŭ aviadila akcidento, malsingardo de fumanto, nezorgita kradrostado[1], brulado de rubaĵoj, aŭ pli malofte vitra rompaĵo kiu, kiel lupeo, fokusigas sunlumon.
  • Volaj: fajra senveprigo celante terkultivon sur brulita arbaro; malbonvolo pro ajna kialo; mensa malsano (piromanio).

Alia nepra kaŭzo estas la sekeco. Kiam vegetaĵo ne plu povas ĉerpi akvon el la grundo, ne nur ĝi sekiĝas kaj iĝas pli bruliĝema, sed ĝi ellasas bruliĝivajn kemiajn substancojn.

[redakti] Sekvoj

Arbaraj incendioj estigas poluon de aero, mortigas multajn bestojn kaj, se ili estas tro oftaj, estigas senarbarigon.

[redakti] Prevento

  • Purigado de la arbaroj: dehako de la troaj arboj, kreo de fajrbariloj kiuj kaj bremsas la incendion, kaj permesas la alvenon de veturiloj de la fajroestingistoj.
  • Malpermeso de fajroj.
  • Prigardo per deĵorantoj, de turo, de aviadilo aŭ balono.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo Arbaraj incendioj en Aŭstralio (angle)
Ekstera ligilo Brulego de arbaroj (germane)
Ekstera ligilo La Fajroj de Forsto (france)
Ekstera ligilo Forstaj fajroj en Kanadio (angle - france)
Ekstera ligilo Forstaj incendioj (pole)


[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Ĝardenrostilo kaj ekbrulo (france)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj