Arbara mastrumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forstumado)
Decidua fagarbaro en Slovenio.

Arbara mastrumado, arbarmastrumado, forsta mastrumadoforstmastrumado estas praktika apliko de la arbarscienco aŭ forstscienco. Laŭ la nuntempe plej kompleta vortaro de forsta fako [1] ĝi estas "tiu parto de la nacia ekonomio, kiu ampleksas la mastrumadon de la arbaro, celante la disponebligon de materialaj kaj nematerialaj prestoj" [2].

Ĝi konsistas en la tagaj taskoj farendaj de la profesiuloj de la forstumado, konataj kiel forstistoj, en la arbaroj, arboplantejojforstoj, kaj rilataj naturaj resursoj. Silvikulturo aŭ arbarkultivo, kiu temas pri la kresko kaj zorgado pri arboj kaj arbaroj, estas nur parto de la forstmastrumado. Moderna forstumado estas multflanka : provizo de ligno kaj lignoproduktoj; naturaj biotopoj; natura regulado de la akvokvalito; distro; protektado de pejzaĝo kaj komunumo; dungado; estetike alloga pejzaĝo; mastrumado de la biodiverseco; mastrumado de akvokolekta areo; kaj stokejo de karbona dioksido por la atmosfera gaso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Panka, Stefan (red.) 2009 : Lexicon Silvestre - prima pars (Esperanto-Deutsch-Polski) : vortaro de forsta fako = Wörterbuch des Forstwesens = Slownik z zakresu terminologii lesnictwa, Förderverein "Lexicon Silvestre" e.V., Eberswalde, ISBN 978-3-931262-66-2, 357 p.
  2. ibid. Esperantlingva versio : difino 0. .03.003 , p.19

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles H. Stoddard Essentials of Forestry. New York: Ronald Press, 1978.
  • G. Tyler Miller. Resource Conservation and Management. Belmont: Wadsworth Publishing, 1990.
  • Chris Maser. Sustainable Forestry: Philosophy, Science, and Economics. DelRay Beach: St. Lucie Press, 1994.
  • Hammish Kimmins Arkivigite je 2007-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Balancing Act: Environmental Issues in Forestry. Vancouver: University of British Columbia Press, 1992.
  • Hart, C. 1994. Practical Forestry for the Agent and Surveyor. Stroud. Sutton Publishing. ISBN 0-86299-962-6
  • Herb Hammond. Seeing the Forest Among the Trees. Winlaw/Vancouver: Polestar Press, 1991.
  • Hibberd, B.G. (Ed). 1991. Forestry Practice. Forestry Commission Handbook 6. London. HMSO. ISBN 0-11-710281-4
  • "Forestry" in the Encyclopaedia Brtitannica 16a eldono. New York: E.B., 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]