Fort Knox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
FortKnoxGoldVault.jpg

Fort Knox (Fortikaĵo Knox) estas fortikaĵo en Usono sur ĉ. 45.000 hektaroj, en norda parto de federacia ŝtato Kentucky, sur konteoj de Meade, Hardin kaj Bullitt.

Oni fondis ĝin en 1918 kiel Camp Knox (pro generalmajoro Henry Knox, usona militafera ministro de Usono). En 1932 ĝi iĝis konstanta garnizono, kie oni konstruis en 1936 la bomb-rezistan, kvadratbazan, bonprotektitan konstruaĵon la orbrikan trezorejon, en kiu oni rezervas la plimulton de la usona orrezervo. Ĝi havas 20-tunajn pordegojn, kiun povas malfermi nur diversaj homoj kune. Nun ĝi rezervas proksimume 4580 tunojn da oro.

Dum la dua mondmilito, oni kaŝis en la kirasita ĉambro tie originalan ekzemplerojn de la Usona Konstitucio kaj de la Usona Deklaro de Sendependeco, originalan skizon de Diskurso apud Gettysburg de Lincoln, la Magna Carta, valorojn de kelkaj eŭropaj landoj kaj ĝis 1978 eĉ la hungaran kronon kaj aliajn hungarajn kronadajn simbolojn.

Oni ankoraŭ konservas oron el diversaj ŝtatbankoj en Fort Knox, ekz-e el la Germana Federacia Banko.

Ekde 1940, Fort Knox estas la ĉefsidejo de la tankaj fortoj de la usona armeo, kie troviĝas multaj edukejoj.

  • Patton Museum of Cavalry and Armor

Filmo[redakti | redakti fonton]

En la James Bond-filmo Goldfinger, Auric Goldfinger, unu el la plej grandaj orkontrabandistoj de la mondo, provas enrompi en Fort Knox kaj radioaktivigi la oron en tie por pliigi la valoron de sia propra oro.

Pro sekurecaj kialoj la interno de la konstruaĵo ne montriĝis. Anstataŭe falsa interno kiel kuliso uziĝis.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]