Fort Lauderdale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fort Lauderdale
Bazaj datumoj
ŝato de Usono: Florido
distrikto: Broward County
areo: 93,3 km²
nombro de enloĝantoj: 167.380 (stato: 2005)
denseco de enloĝantoj: 1.794 enloĝantoj po km²
koordinatoj: 26° 8′ 9″ N 80° 8′ 31″ U / 26.13583 °N, 80.14194 °U / 26.13583; -80.14194 (mapo)Koordinatoj: 26° 8′ 9″ N 80° 8′ 31″ U / 26.13583 °N, 80.14194 °U / 26.13583; -80.14194 (mapo)

Fort Lauderdale, kromnomata „La Venecio de Usono“, estas urbo en la distrikto Broward County de la ŝtato Florido en Usono. Dum la jaro 2005, la urbo havis 167.380 enloĝantojn. La urba areo ampleksas 93,3 km². Fort Lauderdale konatas pro sia vasta reto de kanaloj kaj tial estas ŝatata fare de turistoj, kiuj emas fiŝkapti ĉe la kanaloj aŭ traveturi ilin per jaĥtoj.

Ekonomio

Dum la 1970-aj jaroj Fort Lauderdale estis konataj pro regule grandaj kvantoj da studentoj, kiuj ĉi-tie pasigis siajn printempajn universitatajn feriojn (Spring Break). Kiam alkoholaj kaj drogaj ekcesoj trooftiĝis, la polico sereve restarigi la "ordon". Sekve de tio la studentaj turistoj ne plu grandkvante venis. Rezulte al tio, oni plibonigis servojn por feriantoj interesitaj pri velado kaj aliaj akvaj sportoj, kaj sukcesis altiri alispecajn turistojn. Dum la lasta jardeko la urba centro tre plikonstruiĝis.

Partneraj urboj

la silueto de la urbo
la urba plaĝopromenejo

Fort Lauderdale havas partnerajn rilatojn al la sekvaj urboj:

Trafiko

Fort Lauderdale havas bonajn trafikajn konektojn pro sia haveno, la internacia flughaveno Fort Lauderdale-Hollywood International Airport, fervoja reto kaj la nova triurba fervoja servo Tri-Rail, kiu ligas la urbojn Fort Lauderdale, Miami kaj West Palm Beach. La publika bustrafiko estas bedaŭrinde malregula kaj la busoj ofte estas malpuraj.

Religioj

En la urbo ekzistas 184 diversaj preĝejoj el 29 diversaj, plejparte kristanaj, konfesioj (stato de 2004). Laŭ nombro de preĝejoj, la konfesio de Baptistoj estas la plej granda paroĥejo. 28 el la preĝejoj tute ne estas kategoriigeblaj laŭ konfesio.

Demografioj

Parolante pri Fort Lauderdale oni ofte komprenas alijan urbetojn kiuj troviĝas ene de la urblimitoj de Fort Lauderdale. Wilton Manors, Oakland Park, Lauderdale-by-the-Sea estas memstaraj komunumoj kun propraj urbestraroj. Pratike vidite ili apartenas geografe al Fort Lauderdale se nur ĉar la stratoj havas la samajn nomojn dum ili trakuras aliajn komunumojn. Ekzemple Andrews Avenue, la nord-suda radakso, trakuras Wilton Manors kaj Oakland Park kun la sama numerado kiu komencas en la urbcentro de Fort Lauderdale. La granda Fort Lauderdale havas tre viglan gegejan komunon. En Fort Lauderdale Beach oni trovas multajn gejajn gastejojn. Dum multaj jaroj la urbeto de Wilton Manors havis ne nur gejan urbestron sed nur gejajn magistratanojn. Ĉiujare la gegejoj de Fort Lauderdale festas du Gejfierecojn : unu en marto kaj alia en el fino de junio.

Eksteraj ligiloj