Fortikaĵo Gorjokaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Gorjokaku
kastelo
fortreso • star fort • parko • ruino de japana kastelo [+]

Koordinatoj41° 47′ 49″ N, 140° 45′ 25″ O (mapo)41.796944140.756944Koordinatoj: 41° 47′ 49″ N, 140° 45′ 25″ O (mapo)
Areo0,25 km² (25 ha) [+]

ArkitektoTakeda Ayasaburō

Estiĝo1866
Poŝtkodo040-0001 [+]

Fortikaĵo Gorjokaku (Japanio)
Fortikaĵo Gorjokaku (Japanio)
DEC

Map
Fortikaĵo Gorjokaku

Vikimedia Komunejo:  Goryokaku [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fortikaĵo Gorjokaku, fotita de Turo de Gorjokaku

Fortikaĵo Gorjokaku (japane 五稜郭 [go-RJO-kaku]) estas konstruita en Hakodate, Hokajdo.

En 1854, haveno Hakodate malfermiĝis laŭ Japana-Usona Traktato de Paco kaj Amikeco. Registaro Tokugawa konstruis la fortikaĵon por plifortigi defendpovon kontraŭ eksterlanda minaco. Takeda Ayasaburo planis eŭrop-tipan fortikaĵon konsiderante batalon per kanonoj. Efektive la fortikaĵo estis uzata por ne milito kontraŭ eksterlando sed interna milito.

Dum la lasta fazo de Meiji-restarigado, lojaluloj de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa okupadis la fortikaĵon kaj deklaris la ekon de respubliko de Ezo en 1868. En 1869, fina batalo de Boshin-milito okazis ĉe Gorjokaku, kaj lojaluloj kapitulacis.

Ĝi estas nun uzata publika parko. La parko estas vizitindaĵo por vidi sakuron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]