Fortikaĵo Goryokaku

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fortikaĵo Goryokaku, fotita de Goryokaku-Turo

Fortikaĵo Goryokaku (五稜郭 [go-RJO-kaku]) estas konstruita en Hakodate, Hokkajdo.

En 1854, haveno Hakodate malfermiĝis laŭ Japana-Usona Traktato de Paco kaj Amikeco. Registaro Tokugawa konstruis la fortikaĵon por plifortigi defendpovon kontraŭ eksterlanda minaco. Takeda Ayasaburo planis eŭrop-tipan fortikaĵon konsiderante batalon per kanonoj. Efektive la fortikaĵo estis uzata por ne milito kontraŭ eksterlando sed interna milito.


Dum la lasta fazo de Meiji-restarigado, lojaluloj de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa okupadis la fortikaĵon kaj deklaris la ekon de respubliko de Ezo en 1868. En 1869, fina batalo de Boshin-milito okazis ĉe Goryokaku, kaj lojaluloj kapitulacis.

Ĝi estas nun uzata publika parko. La parko estas vizitindaĵo por vidi sakuron.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Bildo kiu montras la stelformon de la Goryokaku
Ekstera ligilo  Plano de la fortikaĵo kaj bildoj
Ekstera ligilo  Ttt-ejo de la urba muzeo de Hakodate (japane)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj