Fortikaĵo Real Felipe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la Fortikaĵo Real Felipe.

La Fortikaĵo Real Felipe aŭ en hispana Fortaleza del Real Felipe estas milit-konstruaĵo de stilo de Vauban konstruita en la 18a jarcento en la golfo de Kajao (Peruo), dum la registaroj de la vicreĝoj José Antonio Manso de Velasco kaj Manuel de Amat y Junient, por defendi la havenon kontraŭ la atakoj de piratoj kaj korsaroj.

Ĝi estas unu el malmultaj verkoj de milit-arkitekturo ekzistantaj en Peruo kaj la plej granda el tiuj kiujn konstruis la hispanoj en Ameriko.[1] Ĝi estis konata dum la epoko de la Vicreĝlando de Peruo kune kun la fortikaĵoj «San Rafael» kaj «San Miguel», kiel la «kasteloj de Kajao».

Ties nomo estis elektita honore al la reĝo Filipo la 5-a de la Burbonoj, kiu mortis en 1746. Poste ĝi estis renomita honore al José de San Martín kiel «Castillo de la Independencia» (Kastelo de la sendependeco) komence de la respublika epoko de Peruo, kaj ĝi restarigis la originan nomon en 1925.

Ĝi havas la formon de neregula pentagono kun areo de 70,000 . La fortikaĵo havas du turojn, kvin muregojn kaj du pordegojn. Norde estis la fortikaĵo San Miguel kaj sude la fortikaĵo San Rafael.

Aktuale ĝi funkcias kiel sidejo de la Muzeo de la Perua Armeo.[2]

12° 3′ 46″ S 77° 8′ 57″ U / 12.06278 °S, 77.14917 °U / -12.06278; -77.14917 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://inc.perucultural.org.pe/textos/museoslima3.doc Arkivigite je 2004-06-21 per la retarkivo Wayback Machine Guía de Museos del Perú, 18a de marto de 2009, Instituto Nacional de Cultura.
  2. http://www.chimpum-callao.com/historia/realfelipe.html Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine Historia, Gente y Tradición: La Fortaleza del Real Felipe, alirita la 18an de marto de 2009, Humberto Cotos.