Füzéra burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fortikaĵo de Füzér)

Fortikaĵo de Füzér estas parte rekonstruita Monumento historia en Hungario, apud vilaĝo Füzér sur monto 552 metrojn alta.

Vido al la fortikaĵo de Füzér

Historio[redakti | redakti fonton]

Dokumentoj el la jaroj 1264 kaj 1270 mencias tion, ke tiu ĉi fortikaĵo jam estis havaĵo de la reĝo, la konstrudato do mankas. En 1264 estonta reĝo Stefano la 5-a akiris la fortikaĵon, kiun poste la reganta reĝo Béla la 4-a ne povis reakiri. Baldaŭe diversaj familioj havis ĝin. En 1526 oni gardis ĉi tie la hungaran kronon. Tiutempe ankaŭ diversaj trakonstruoj okazis laŭ renesanco. En 1626 Gabrielo Bethlen okupis ĝin, tamen ne longe havis ĝin. En 1676 la lastaj soldatoj forlasis la fortikaĵon, poste la loĝantoj forprenis la ŝtonojn. La fortikaĵo iĝis ruino. Oni komencis la restaŭrojn en 1977, tio estas nun turisma vidindaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]