Fortikaĵo de Kőszeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fortikaĵo de Kőszeg estas rekonstruita fortikaĵo en Hungario, en urbocentro de Kőszeg.

Aera foto pri fortikaĵo de Kőszeg

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la fortikaĵo en 802 en latina formo "castellum Guntionis". Pli nova fortikaĵo estis konstruita post invado de la tataroj en 1242. Karolo la 1-a (Hungario) okupis ĝin el familio "Kőszegi" (kOsegi] en 1327 kaj la fortikaĵo estis grava loko, kies tasko estis defendado de Hungarujo kontraŭ Habsburgoj. Tamen en 1445 la posedantoj estis Habsburgoj, sed en 1482 Matiaso la 1-a reakiris ĝin, sed en 1492 denove Habsburgoj rehavis ĝin.

La plej fama sieĝo okazis en 1532, kiam la turkoj ne povis okupi ĝin. Ankaŭ poste okazis sieĝoj, fine en 1777 pro incendio la fortikaĵo bruldetruiĝis. Poste oni ne uzis ĝin. Inter 1955-1963 rekonstruo okazis, poste oni uzis la fortikaĵon kiel hotelo kaj muzeo. La fortikaĵo estas la ĉefa vidindaĵo de Kőszeg.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo de Kőszeg