Fortikaĵo de Szigetvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fortikaĵo de Szigetvár estas parte renovigita fortikaĵo en Hungario, en suda parto de Transdanubio.

Fortikaĵo en Szigetvár
Ĉefpordo de fortikaĵo en Szigetvár

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konstruaĵo en tiu marĉa tereno estis turo ĉirkaŭita per kvadratforma muro el 1420. Baldaŭe la konstruaĵo estis pligrandigita. Depost okupo de Buda fare de la turkoj la fortikaĵo tuj estis tre grava. Ekde 1561 Miklós Zrínyi (heroo) estris ĝin, tamen li ne povis halti la turkan konkeron post 5 jaroj. Helpis la turkojn la escepte granda sekeco, tial la marĉo jam ne povis defendi la hungarojn, spite tion, ke dum la sieĝo la maljuna sultano mortis. La turkoj el la ruinoj konstruis pli novan fortikaĵon, kiun la Habsburgoj akiris en 1689. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la hungaroj ne povis akiri ĝin. Ekde 1959 arkeologoj komencis esplori la fortikaĵon. Stabila profito de la fortikaĵo mankas, kelkaj atendas helpon de Turkio.

Miklós Zrínyi verkis eposon pri la sieĝo en 1651. En la interno de la fortikaĵo muzeo funkcias kune kun moskeo kaj minareto-parto, krome estas videblaj skulptaĵo pri Zrínyi kaj ankaŭ turkaj konstruaĵopartoj.

Restaŭristo de la fortikaĵo estis Ferenc Erdei (arkitekto) inter 1963-1968.