Fortikaĵo Königstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo Königstein
Burgo
Rokburgo • fortreso [+]

LandoGermanio
RegionoSaksio

Supermara alteco352 m ü. NHN [+]
Koordinatoj50° 55′ 8″ N, 14° 3′ 24″ O (mapo)50.91888888888914.056666666667Koordinatoj: 50° 55′ 8″ N, 14° 3′ 24″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo01824 [+]

Fortikaĵo Königstein (Saksio)
Fortikaĵo Königstein (Saksio)
DEC
Fortikaĵo Königstein
Fortikaĵo Königstein
Lokigo de Saksio en Germanio
Map
Fortikaĵo Königstein

Vikimedia Komunejo:  Festung Königstein [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Fortikaĵo Königstein (germane Festung Königstein [KEnŝtajn] estas aro de konstruaĵoj el gotiko, renesanco, baroko kaj 19-a jarcento, kiu sur areo de 9,5 hektaroj etendiĝas sur samnoma grejsroka tablomonto en Saksa Svislando la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi tronas 240 metrojn super la rivero Elbo kvazaŭ similulo de Lilienstein kiu troviĝas vidalvide.
Ĉe la piedo de la historiŝarĝita monolito situas la urbo Königstein.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enira pordego
Parto de la fortreso kun eniro
Muro kun pavilono
Vido al la samnoma urbo
Urbo kaj fortreso vide de la najbara tablomonto Lilienstein

La unua dokumentita mencio de burgo sur la rokomonto Königstein okazis en la jaro 1241. Tiam ĝi apartenis al la reĝo de Bohemio. Pli poste la saksa dinastio Wettin ricevis la la montan fortreson, kiu tiutempe kiel vi vidas sur la mapo ne estis la sola en la regiono.
Inter 1589 kaj 1594 Princo-Elektisto (Kurfürst) Christian I. von Sachsen ordonis plukonstruadon je la plej granda fortreso de Germanio. Kvankam tio eble ŝajnas paradokse, neniam malamiko atakis aŭ konkeris ĉi tiun militan konstruaĵon. La milita signifo perdiĝis fine de la 19-a jarcento, kiam oni evoluigis kanonojn kun granda atingoradio.
La fortreso ludis gravan rolon en la historio de Saksio.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Aliro[redakti | redakti fonton]

De la urbo al la fortreso kondukas du vojoj; unu pli komforta, pavimita kaj unu pli kruta vojo, tra la arbaro, kiu vualas la montodeklivon. Ĉe aŭtoparkejo, piede de la fortresomuroj, oni povas decidi. Disponeblas lifto supren, sed la pieda vojo estas pli interesa, interalie ĉar oni transiros tie levoponton.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]