Forto de Planck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, la forto de Planck ωP estas la mezurunuo de forto en sistemo de naturaj unuoj origine proponitaj de germana fizikisto Max Planck.

Ĝi egalas al

kie c estas lumrapideco en vakuo;

G estas gravita konstanto;
mP estas maso de Planck;
tP estas tempo de Planck.

Ĝia valoro estas

FP ≈ 1,21026(12) · 1044 N

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas FP = 1,21026 · 1044 N ± 0,00012 · 1044 N.

Necerteco de la valoro estas ĉefe pro necerteco de la gravita konstanto G. Relativa necerteco de FP preskaŭ egalas al tiu de G. Vidu plu en unuoj de Planck#Necertecoj de valoroj.

Fizika signifeco[redakti | redakti fonton]

La Planck forto estas ankaŭ asociita kun la ekvivalento de gravita potenciala energio kaj elektromagneta energio kaj en ĉi tiu ĉirkaŭteksto ĝi povas esti komprenita kiel la forto kiu limigas sin-gravitantan mason al duono de ĝia radiuso de Schwarzschild:

kie m estas iu maso

rG estas duono la Radiuso de Schwarzschild rs de la donita maso:

Pro tio ke la dimensio de forto estas ankaŭ rilatumo de energio dividita per longo, la Planck forto povas esti kalkulita kiel energio dividita per duono la radiuso de Schwarzschild:

Ĝenerala relativeco[redakti | redakti fonton]

En ĝenerala relativeco, la forto de Planck estas ofte utila en sciencaj kalkuloj kiel rilatumo de elektromagneta energio por gravita longo. Tial ekzemple ĝi aperas en la ejnŝtejnaj kampaj ekvacioj, priskribantaj propraĵojn de gravita kampo ĉirkaŭbaranta iun donitan mason:

kie estas la ejnŝtejna tensoro kaj estas la energio-momanta tensoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]