Forto de Van-der-Waals

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La van-der-Waals-ligo baziĝas je van-der-Waals-forto, kiu estas intermolekula, elektrostatika interefiko. Ĉe tiu interligo ne okazas elektrontransdono aŭ divido inter la diversaj molekuloj, tiel la ligo estas pli malforta ligo komparante al atoma ligo kaj jona ligo.

La van-der-Waals-forto, tiel nomata honore al la fizikisto Johannes Diderik van der Waals, aperas ĝenerale inter du molekuloj kaj kaŭzas malfortan ligon inter tiuj. La liberaj elektronoj en unu molekulo povas moviĝi libere trans elektronŝelojn kaj kaŭzas neegalan, nesimetran ŝarĝodividon en la molekulo. Tial la molekulo preskaŭ iĝas dupolusa kaj estiĝas van-der-Waals-forto inter du simile dupolusaj molekuloj.

Tiu forto ekzistas en la likva, solida stato de molekuloj, kaj ĉe la noblaj gasoj. Ĝi kaŭzas fortigon de la kovalente ligitaj molekuloj. Ĝia specifa apero estas la hidrogena ligo.

Ĝi koncernas la tri sekvantajn malsamajn altirajn fortojn:

  • la forto de Keesom inter permanenta dupoluso kaj permanenta dupoluso,
  • la forto de Debye inter permanenta dupoluso kaj indukta (per efiko de elektra kampo) dupoluso,
  • la forto de London inter spontanea indukta dupoluso kaj indukta dupoluso.

Kelkaj tekstoj konsideras ankaŭ forto de van-der-Waals la forpuŝan forton, kiu rezultas de la principo de ekskludo de Pauli.

Fakte, la forto de van-der-Waals ludas sian rolon pri la fenomeno de kapilareco, ĉar, ĉe la limsurfaco, loka nesimetrio de fortoj okazas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]