Fortrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fortran (programlingvo))
Trukarto kun Fortrana ordono Z(1) = Y + W(1) sur kiu estas dismarkitaj la specialaj kolumnoj 1–6 kaj 73–80

Fortrano[1] (angle FORTRAN, de FORmula TRANslator, t.e. «formul-tradukilo») estas unu el la unuaj gravaj programlingvoj. Estiĝinte dum la jardeko de 1950, ĉefe por teknikaj kaj sciencaj programoj, ĝi normigatis je 1977, kaj la rezulto nomiĝis FORTRAN77. Poste, je 1990 naskiĝis Fortran 90 (de post kiam la nomo estas skribata nomuskle).

Fortrano taŭgas por sciencaj (fizikaj) problemoj, ĉar ĝi subtenas trajtojn kiaj varieblaj datumaj vicoj, kompleksaj nombroj, interna potenciga operacio, lerta traktado de nombroprecizo, ktp. Krome, jam ekzistas grandaj bibliotekoj da Fortranaj programoj. Tiuj programoj ofte temas pri malsimplaj nombraj algoritmoj, kiujn estus malfacile (t.e. multekoste) traduki en aliajn lingvojn.

Jen simpla ekzemplo de Fortrana programo:

       PROGRAM AVERAGXO
! Komputi la averaĝon de listo de nombroj
!
      INTEGER N
      REAL X, SUMO, MEZUMO
!
      DO
         READ *, X
         IF (X .GT. 0.0) THEN
            SUMO = SUMO + X
            N = N + 1
         ELSE
            EXIT
         ENDIF
      END DO
      MEZUMO = SUMO / REAL (N)
      PRINT 20, MEZUMO
   20 FORMAT (1X, 'LA MEZUMO ESTAS ', F6.2)
      END PROGRAM AVERAGXO

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]