Fortran (programlingvo)

El Vikipedio
(Alidirektita el Fortran Komputillingvo)
Saltu al: navigado, serĉo

Fortran (angle FORmula TRANslation, aŭ "formula traduko") estas unu el la unuaj komputillingvoj. Evoluinte dum la jardeko de 1950, ĉefe por teknikaj kaj sciencaj programoj, ĝi normigatis je 1977, kaj la rezulto nomiĝis FORTRAN77. Poste, je 1990 naskiĝis Fortran 90 (de post kiam la nomo estas skribita en miksita majuskleco).

Fortran estas taŭga por sciencaj (fizikaj) celoj, ĉar ĝi subtenas trajtojn kiaj varieblajn datenajn vicojn, kompleksajn nombrojn, internan potencan operacion, lertan traktadon de nombroprecizo, ktp. Ankaŭ jam ekzistas multaj FORTRAN-aj programoj. Tiuj programoj ofte temas pri malsimplaj nombraj algoritmoj, kiujn estus malfacilaj (t.e. multekostaj) traduki en aliajn lingvojn.

Jen simpla ekzemplo de Fortran-programo:

       PROGRAM AVERGE 
! Komputi la averaĝon de listo da nombroj                                
!                                                                       
      INTEGER N 
      REAL X, SUMO, MEZAĴO 
!                                                                       
      TOTAL = 0.0 
      COUNT = 0 
      DO 
         READ *, X 
         IF (X.GT.0.0) THEN 
            SUMO = SUMO + X 
            N = N + 1 
         ELSE
            EXIT 
         ENDIF 
      END DO
      MEZAĴO = SUMO / REAL (N) 
      PRINT 20, MEZAĴO 
   20 FORMAT (1X, 'LA MEZAĴO ESTAS ', F6.2) 
      END PROGRAM AVERGE                            

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://gcc.gnu.org/fortran
Ekstera ligilo  http://dmoz.org/Computers/Programming/Languages/Fortran
Ekstera ligilo  http://www.fortran.com
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj