Fortunella margarita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ovala fortunelo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Rutacoj (Rutaceae )
Genro: fortunelo (Fortunella )
Fortunella margarita
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ovala fortuneloFortunella margarita , ankaŭ nomatata nan-oranĝo, estas plantspecio el la genro fortunelo el la familio Rutacoj (Rutaceae). Ĝi devenas kiel ankaŭ la aliaj specioj de la genro el Azio. La origina devenregiono estas sudorienta Ĉinio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ovala fortunelo estas ĉiamverda arbedoarbo kaj atingas altecon ĝis 3 metrojn. Ĝi havas malgrandajn, malhelajn, ledajn foliojn. Fortunelo estas relative malvarmrezista kaj supervivas ne tre fortan froston. Ĝi estas malforte kreskanta, sed povas ricevi multege da fruktojn.

La floro havas nur diametron de 1,5 – 2 cm. Ĝi estas blanka kaj kreskas en la foliakseloj de la antaŭa jaro ĉe longbranĉoj. Ĝi floras nur ekde majo aŭ junio. Por ke ĝi floras bone, la planto bezonas malvarmetan, helan lokon.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La portugala botanikisto João de Loureiro priskribas la planton kiel unua en la jaro 1790 en sia verko Flora cochinchinensis. Li donis al la planto la nomon Citrus margarita.[1] La hodiaŭan nomon ĝi ricevis en la jaro 1915 de la usona botanikisto Walter Tennyson Swingle.[2]

La ovala fortunelo estas la plej ŝatata kaj plej ofte vendata fortunelo. La fruktoj samgrandas kiel daktiloj kaj gustas dolĉe-acide. La beroj estas manĝeblaj freŝe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [PFAF, Fortunella margarita. Artikolo] kaj Datumslipo ĉe Plants for a Future

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter T. Swingle, Philip C. Reece (1967): The Botany of Citrus and Its Wild Relatives. In: W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.): The Citrus Industry. Bd. 1. University of California. [1] Arkivigite je 2004-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Bernhard Voß (1997): Citruspflanzen von Tropisch bis Winterhart. Humbach & Nemazal, ISBN 3-9805521-3-6
  • Bernhard Voß (2005): Zitruspflanzen. Franckh-Kosmos Verlags-GmbH, ISBN 3-440-10174-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fl. cochinch. 2:467. 1790; siehe [Fortunella margarita en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Artikolo ĉe GRIN Taxonomy for Plants].
  2. J. Wash. Acad. Sci. 5:167, 170. 1915; vidu [Fortunella margarita en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Artikolo ĉe GRIN Taxonomy for Plants].