Fortuno-biskvito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
fortuno-biskvito
rompita sorto-biskvito kun la interna aforisma papereto

Fortuno-biskvito - angle fortune cookie - estas krispa dolĉa bakaĵo kun malplena interno, en kiu troviĝas papereto kun aforismoaŭguro, ĝenerale pri la fortuno de la ricevinto de la biskvito. Fortuno-biskvitoj tutmonde haveblas precipe en ĉinstilaj restoracioj kaj en vendejoj pri aziaj nutraĵoj, sed ili ne havas historian rilaton al la kulturo de Ĉinio aŭ alia azia lando. Malgraŭ ke multaj restoraciaj kaj vendejaj klientoj supozas, ke temus pri malnova ĉina tradicio, fakte temas pri inventaĵo el okcidenta Usono, kiu pruveblas ekde la komenco de la 20-a jarcento. La aforismoj sur la paperetoj kaŝitaj en la biskvitoj tamen jes ja povas esti historie dokumentitaj aziaj saĝaĵoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1964 fortuno-biskvitoj en Usono fabrikiĝas industrie. Ili konsistas el vaflo-pasto. Ronda tavoleto de tiu pasto estas mallongtempe bakita kaj maŝine "faldita" en specifa formo, tiel ke ekestas malplena interno, en kiun ĵus antaŭ la fermiĝo ankoraŭ maŝine enŝoviĝas la tipa mallarĝa papereto. Post la faldiĝo la tre sukereca biskvita pasto rapide malmoliĝas. La produktitaj fortuno-biskvitoj ensuĉus akvon el la ĉirkaŭa aero, kaj sekve remalmoliĝus - tial ili tuj post la produktado individue fermiĝas en plasta ujeto kaj en ĝi atingas la konsumantojn. Kutime ili en grandaj pakaĵoj vendatas al aziaj restoracioj kaj nutraĵovendejoj, kaj ofte estas ordigitaj laŭ temaroj de la paperetoj - inter alie ekzistas fortuno-biskvitoj pri "saĝaĵoj", "aŭguroj", "sezonaj tekstoj" aŭ tiaj pri specifaj eventoj, serĉaj poemetoj aŭ miksaĵoj de diversaj temoj. Tiel do haveblas specifaj serioj de fortuno-biskvitoj ekzemple pri la novjara festo (ĉu la ĉina, ĉu la okcidenteca), pri funebraj eventoj aŭ pri festoj okaze de naskiĝo de nova familiano.

pagodo de la japana te-ĝardeno en la Golden-Gate-Parko de San-Francisko - probable ĉi-tie inventiĝis la fortuno-biskvitoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la historio de la fortuno-biskvitoj ekzistas du diversaj tezoj. Eblus ke ambaŭ ĝustas kaj ke la biskvitoj inventiĝis sendepende en du lokoj. Certas ke temas pri komerca varba ideo el Usono.

Laŭ la pli malnova teorio la ideo produkti kaj post manĝo disdoni tiajn biskvitojn venis de la japana enmigrinto Makato Hagiŭara, kiu en San-Francisko respondecis pri japana te-ĝardeno en la Golden-Gate-Parko. Dum la jaro 1909 li laŭ tiu teorio komencis disdoni fortuno-biskvitojn al siaj klientoj post trinkado de teo kaj poste doni ilin al ĉiuj restoraciaj gastoj post pago de la restoracia fakturo kaj antaŭ la hejmenvojo. Lia ideo estis, ke ili hejmenvoje pensu kaj diskutu pri la aziaj saĝaĵoj kaj pli forte rememoru pri la te-ĝardeno.

Laŭ pli nova, dua teorio tamen la komercisto David Jung el Los-Anĝeleso, posedanto de la "Honkonga Nudelo-kompanio" naŭ jaroj pli poste, do dum la jaro 1918 inventis la biskvitojn. Fakte ne eblas ekskludi, ke eventuale li dum la antaŭaj naŭ jaroj foje havis kontaktojn kun la biskvitoj de Hagiŭara. Memdeklarita historia komisiono kun sidejo en San-Francisko tial antaŭ pluraj jaroj decidis, ke Hagiŭara estu la oficiala inventisto - tamen oni poste akuzis la komisionon pri hejmloka patriotismo favore al la samurbano. Nur dum la 1990-aj jaroj la unuaj fortuno-biskvitoj eksportiĝis al Ĉinio, kie ili ĝis tiam estis komplete nekonataj.

Deveno de la ideo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ komercistoj eble inspiriĝis de historiaj rakontoj de siaj devenaj kulturoj pri paperetoj en bakaĵoj. Rakontoj pri skribaĵoj kaŝitaj en bakaĵoj konatas el preskaŭ ĉiuj kulturoj kaj ne havas specife ĉinan karakteron.

Ĝi tamen ekzistis ankaŭ en Ĉinio. Laŭdire la tradicio de lunkukoj kontribuis al la invento de fortuno-biskvitoj. Jam frue en la historio de Ĉinio tiaj kukoj, origine aparte aromigitaj per pasto el eroj de lotusaj plantoj, fordonaciĝis kaj serviĝis aparte dum la aŭtuna lunfesto, sed ankaŭ je aliaj okazoj.

Laŭ malnova legendo en la lunkukoj dum la mongola okupo de Ĉinio dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la ĉinaj ribelantoj kaŝis kaj transportis sekretajn mesaĝojn ene de lunkukoj: pro la grandeco de la lando kaj la fortaj kontroloj de la mongolaj okupantoj necesis komunika sistemo tiom sekreta. Laŭ legendo la patriota revoluciulo Ĉu Juna Ĉang kamuflis sin kiel taoisma pastro kaj vojaĝis tra la lando, por disdoni lunkukojn en la mongole okupitaj urboj, kio laŭ la rakontoj tre subtenis la tiutempan kontraŭmongolan propagandon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]