Forua Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forua Komunumo estas la nomigo kiun ricevas kiel Aŭtonoma Komunumo la teritorio de Navaro ekde 1982, kaj kiu montras singularecon de ties reĝimo de memregado baze sur la historiaj rajtoj agnoskitaj en la unua aldona "disposición" de la Hispana Konstitucio de 1978.

Aktuale la ununuraj teritorioj de Hispanio kun forua reĝimo funkcianta estas Eŭskio kaj Navaro. Tamen la nomigo de Forua Komunumo aplikiĝas ununure en Navaro, ĉar kvankam Eŭskio posedas ankaŭ propran foruan sistemon, tiu aplikiĝas al cĉiu el la tri eŭskaj provincoj separece (nome Alavo, Biskajo kaj Gipuzko), sed ne al la tuta Aŭtonoma Komunumo de Eŭskio kune.

Vidu ankaŭ