Forum Stadtpark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Forum Stadtpark en la stiria ĉefurbo Graz.

Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer GruppeGrazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.

Intencoj kaj reago publika[redakti | redakti fonton]

La membroj planis fari modernan kulturcentron en prunteprenita urboparka (Stadtpark signifas urboparkon) kafejo. Ĉefa intereso estas la intima ligo inter eksperimenta arto kaj socipolitika engaĝiĝo. Oni intenais konatigi estetikajn novojn al pli larĝa publiko.

Unue la anaro devis kontraŭbatali kulturpolitikan rezistadon, sed baldaŭ ĝi iĝas la plej grava aŭstra literaturcentro. Ekde 1960 ĝi ofertis buntan aranĝprogramon kun voĉlegadoj, artekspozicioj, teatro, filmprojekcioj kaj muzikspektakloj. Krome oni strebis efektivigi kontaktojn al eksterlandaj aŭtoroj (ekz. de FRG, GDR, Pollando aŭ Ĉeĥoslovakio).

Gazeto kaj reprezentantoj[redakti | redakti fonton]

La propra literaturfakgazeto (unua apero en la 1960-a jaro) nomiĝas Manuskripte, eldonita komence fare de Alfred Kolleritsch kaj Sissi Tax. Al la plej konataj membroj nombriĝas la sekvantaj verkistoj: Wolfgang Bauer, Thomas Bernhard, Barbara Frischmuth, Peter Handke, Ernst Jandl, Friederike Mayröcker kaj Peter Rosei.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christine Rigler (eld.): Generationen. Literatur im Forum Stadtpark 1960–1995, Droschl-Verlag, Graz 1995, ISBN 3-85420-422-1.
  • Christine Rigler (eld.): Forum Stadtpark – die Grazer Avantgarde von 1960 bis heute. Böhlau Verlag, Wien 2002, ISBN 3-205-99487-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]