Forumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forumo (latine: merkato) estis placo de antikva Romo, kie la popolo pritraktis la publikajn aferojn. Vidu ankaŭ ĉe Imperiestraj Forumoj.

Nun en metafora senco: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj, centro de la publika vivo.

Ankoraŭ pli metafore kaj abstrakte: juĝopovo de la publika opinio[1], publika diskutejo, prezento de la problemoj por ĝenerala pritrakto (ekz. prezenti sin antaŭ la forumo de la scienco).

Diskutforumo estas seminario, simpozio, kolokvo, konferenco k.s.

Forumo estas la oficiala nomo de la asembleo de la diversaj organizoj kaj institucioj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro